Jeremia 45
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruĥ, filo de Nerija, kiam ĉi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:
1הדבר אשר דבר ירמיהו הנביא אל ברוך בן נריה בכתבו את הדברים האלה על ספר מפי ירמיהו בשנה הרבעית ליהויקים בן יאשיהו מלך יהודה לאמר׃
2Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruĥ:
2כה אמר יהוה אלהי ישראל עליך ברוך׃
3Vi diris: Ve al mi! ĉar la Eternulo aldonis malĝojon al mia suferado; mi laciĝis de mia ĝemado, kaj mi ne trovas ripozon.
3אמרת אוי נא לי כי יסף יהוה יגון על מכאבי יגעתי באנחתי ומנוחה לא מצאתי׃
4Tiele diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, ĉi tiun tutan Mian landon;
4כה תאמר אליו כה אמר יהוה הנה אשר בניתי אני הרס ואת אשר נטעתי אני נתש ואת כל הארץ היא׃
5kaj vi postulas por vi grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.
5ואתה תבקש לך גדלות אל תבקש כי הנני מביא רעה על כל בשר נאם יהוה ונתתי לך את נפשך לשלל על כל המקמות אשר תלך שם׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.