Hoŝea 8
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.
1אל חכך שפר כנשר על בית יהוה יען עברו בריתי ועל תורתי פשעו׃
2Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.
2לי יזעקו אלהי ידענוך ישראל׃
3Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.
3זנח ישראל טוב אויב ירדפו׃
4Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.
4הם המליכו ולא ממני השירו ולא ידעתי כספם וזהבם עשו להם עצבים למען יכרת׃
5Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi?
5זנח עגלך שמרון חרה אפי בם עד מתי לא יוכלו נקין׃
6Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario.
6כי מישראל והוא חרש עשהו ולא אלהים הוא כי שבבים יהיה עגל שמרון׃
7Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos.
7כי רוח יזרעו וסופתה יקצרו קמה אין לו צמח בלי יעשה קמח אולי יעשה זרים יבלעהו׃
8Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo.
8נבלע ישראל עתה היו בגוים ככלי אין חפץ בו׃
9Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.
9כי המה עלו אשור פרא בודד לו אפרים התנו אהבים׃
10Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj.
10גם כי יתנו בגוים עתה אקבצם ויחלו מעט ממשא מלך שרים׃
11Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj.
11כי הרבה אפרים מזבחת לחטא היו לו מזבחות לחטא׃
12Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.
12אכתוב לו רבו תורתי כמו זר נחשבו׃
13La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
13זבחי הבהבי יזבחו בשר ויאכלו יהוה לא רצם עתה יזכר עונם ויפקד חטאותם המה מצרים ישובו׃
14Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.
14וישכח ישראל את עשהו ויבן היכלות ויהודה הרבה ערים בצרות ושלחתי אש בעריו ואכלה ארמנתיה׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.