Hoŝea 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.
1あなたがたの兄弟たちに、『私の民よ!』 と言い、 姉妹たちに、『愛される者よ!』 と言え。
2Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,
2あなたがたの母を責めよ! 責めよ。彼女は私の妻ではなく、 私も彼女の夫ではない。 彼女の顔から淫行を、 乳房の間から姦淫を取り除かせよ。
3por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo.
3そうでなければ、私は彼女の衣をはぎ、 生まれた日のように裸にする。 彼女を荒野のようにし、 乾いた地のようにして、 渇きによって死なせる。
4Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;
4私はその子どもたちをあわれまない。 彼らは不貞の子どもたちだからだ。
5ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.
5彼らの母は淫行を行い、 彼らを宿した女は恥をさらした。 彼女は言った。『私は愛人たちの後を追おう。 彼らは私にパンと水、 羊毛と亜麻、 油と飲み物を与えてくれる。』
6Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.
6それゆえ見よ、 私は茨で彼女の道をふさぎ、 その前に壁を築く。 彼女は自分の道を見つけられなくなる。
7Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.
7彼女は愛人たちの後を追うが、 追いつくことはできない。 彼らを捜し求めるが、 見つけることはできない。 その時、彼女は言う。『最初の夫のもとへ帰ろう。 あのころは今より幸せだった。』
8Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.
8穀物と新しいぶどう酒と油を彼女に与え、 銀と金を豊かにしたのが私であることを、彼女は知らなかった。 その銀と金は、バアルのために用いられた。
9Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.
9それゆえ私は、その時が来れば穀物を、 その季節になれば新しいぶどう酒を取り戻す。 また、彼女の裸を覆うはずであった私の羊毛と亜麻を取り上げる。
10Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.
10今、私は彼女の愛人たちの目の前で、 彼女のみだらな姿をあらわにする。 だれも彼女を私の手から救い出せない。
11Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn.
11私は彼女の喜びをすべて絶つ。 祭り、新月祭、安息日、すべての例祭を。
12Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.
12私は彼女のぶどうの木といちじくの木を荒れ果てさせる。 彼女はそれらについて、『これは愛人たちが私にくれた報酬だ』と言った。 私はそれらを森に変え、 野の獣が食べるようにする。
13Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.
13私は、彼女がバアルたちに香をたいた日々の責任を問う。 彼女は耳輪と宝石で身を飾り、 愛人たちの後を追い、 私を忘れた」 と主は言われる。
14Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn;
14「それゆえ見よ、私は彼女を誘い、 荒野へ連れて行き、 その心に優しく語りかける。
15kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.
15私はそこから彼女にぶどう畑を与え、 アコルの谷を希望の扉として与える。 彼女はそこで応える。 若かった日のように、 エジプトの地から上って来た日のように。
16En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro.
16その日には」と主は言われる。 「あなたは私を『私の夫』と呼び、 もはや『私の主人』とは呼ばない。
17Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.
17私はバアルたちの名を彼女の口から取り除く。 その名が再び口にされることはない。
18Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.
18その日、私は彼らのために、野の獣、 空の鳥、 地を這うものと契約を結ぶ。 私は弓と剣と戦いを地から断ち、 彼らを安らかに伏させる。
19Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.
19私はあなたを永遠に妻として迎える。 義と公正と慈しみとあわれみをもって、あなたを妻として迎える。
20Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.
20誠実をもって、あなたを妻として迎える。 あなたは主を知る。
21En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;
21その日、私は応える」と主は言われる。 「私は天に応え、 天は地に応える。
22kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.
22地は穀物と新しいぶどう酒と油に応え、 それらはイズレエルに応える。
23Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.
23私は彼女を自分のために地に種としてまく。 あわれみを受けなかった者をあわれむ。 私の民でなかった者たちに、『あなたがたは私の民だ』と言う。 彼らは、『あなたは私の神だ』と答える。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.