Eliro 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:
1ויאמר יהוה אל משה ואל אהרן בארץ מצרים לאמר׃
2Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
2החדש הזה לכם ראש חדשים ראשון הוא לכם לחדשי השנה׃
3Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo.
3דברו אל כל עדת ישראל לאמר בעשר לחדש הזה ויקחו להם איש שה לבית אבת שה לבית׃
4Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido.
4ואם ימעט הבית מהית משה ולקח הוא ושכנו הקרב אל ביתו במכסת נפשת איש לפי אכלו תכסו על השה׃
5La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni.
5שה תמים זכר בן שנה יהיה לכם מן הכבשים ומן העזים תקחו׃
6Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero.
6והיה לכם למשמרת עד ארבעה עשר יום לחדש הזה ושחטו אתו כל קהל עדת ישראל בין הערבים׃
7Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos.
7ולקחו מן הדם ונתנו על שתי המזוזת ועל המשקוף על הבתים אשר יאכלו אתו בהם׃
8Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu.
8ואכלו את הבשר בלילה הזה צלי אש ומצות על מררים יאכלהו׃
9Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj.
9אל תאכלו ממנו נא ובשל מבשל במים כי אם צלי אש ראשו על כרעיו ועל קרבו׃
10Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro.
10ולא תותירו ממנו עד בקר והנתר ממנו עד בקר באש תשרפו׃
11Kaj tiele manĝu ĝin; via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo.
11וככה תאכלו אתו מתניכם חגרים נעליכם ברגליכם ומקלכם בידכם ואכלתם אתו בחפזון פסח הוא ליהוה׃
12Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo.
12ועברתי בארץ מצרים בלילה הזה והכיתי כל בכור בארץ מצרים מאדם ועד בהמה ובכל אלהי מצרים אעשה שפטים אני יהוה׃
13Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.
13והיה הדם לכם לאת על הבתים אשר אתם שם וראיתי את הדם ופסחתי עלכם ולא יהיה בכם נגף למשחית בהכתי בארץ מצרים׃
14Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin.
14והיה היום הזה לכם לזכרון וחגתם אתו חג ליהוה לדרתיכם חקת עולם תחגהו׃
15Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.
15שבעת ימים מצות תאכלו אך ביום הראשון תשביתו שאר מבתיכם כי כל אכל חמץ ונכרתה הנפש ההוא מישראל מיום הראשן עד יום השבעי׃
16Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi.
16וביום הראשון מקרא קדש וביום השביעי מקרא קדש יהיה לכם כל מלאכה לא יעשה בהם אך אשר יאכל לכל נפש הוא לבדו יעשה לכם׃
17Kaj observu la ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel leĝon eternan.
17ושמרתם את המצות כי בעצם היום הזה הוצאתי את צבאותיכם מארץ מצרים ושמרתם את היום הזה לדרתיכם חקת עולם׃
18De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.
18בראשן בארבעה עשר יום לחדש בערב תאכלו מצת עד יום האחד ועשרים לחדש בערב׃
19Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando.
19שבעת ימים שאר לא ימצא בבתיכם כי כל אכל מחמצת ונכרתה הנפש ההוא מעדת ישראל בגר ובאזרח הארץ׃
20Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.
20כל מחמצת לא תאכלו בכל מושבתיכם תאכלו מצות׃
21Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon.
21ויקרא משה לכל זקני ישראל ויאמר אלהם משכו וקחו לכם צאן למשפחתיכם ושחטו הפסח׃
22Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno.
22ולקחתם אגדת אזוב וטבלתם בדם אשר בסף והגעתם אל המשקוף ואל שתי המזוזת מן הדם אשר בסף ואתם לא תצאו איש מפתח ביתו עד בקר׃
23Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.
23ועבר יהוה לנגף את מצרים וראה את הדם על המשקוף ועל שתי המזוזת ופסח יהוה על הפתח ולא יתן המשחית לבא אל בתיכם לנגף׃
24Kaj observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne.
24ושמרתם את הדבר הזה לחק לך ולבניך עד עולם׃
25Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu ĉi tiun servon.
25והיה כי תבאו אל הארץ אשר יתן יהוה לכם כאשר דבר ושמרתם את העבדה הזאת׃
26Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo?
26והיה כי יאמרו אליכם בניכם מה העבדה הזאת לכם׃
27tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron.
27ואמרתם זבח פסח הוא ליהוה אשר פסח על בתי בני ישראל במצרים בנגפו את מצרים ואת בתינו הציל ויקד העם וישתחוו׃
28Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.
28וילכו ויעשו בני ישראל כאשר צוה יהוה את משה ואהרן כן עשו׃
29Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj.
29ויהי בחצי הלילה ויהוה הכה כל בכור בארץ מצרים מבכר פרעה הישב על כסאו עד בכור השבי אשר בבית הבור וכל בכור בהמה׃
30Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.
30ויקם פרעה לילה הוא וכל עבדיו וכל מצרים ותהי צעקה גדלה במצרים כי אין בית אשר אין שם מת׃
31Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.
31ויקרא למשה ולאהרן לילה ויאמר קומו צאו מתוך עמי גם אתם גם בני ישראל ולכו עבדו את יהוה כדברכם׃
32Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaŭ min.
32גם צאנכם גם בקרכם קחו כאשר דברתם ולכו וברכתם גם אתי׃
33Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj mortos.
33ותחזק מצרים על העם למהר לשלחם מן הארץ כי אמרו כלנו מתים׃
34Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj ŝultroj.
34וישא העם את בצקו טרם יחמץ משארתם צררת בשמלתם על שכמם׃
35Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.
35ובני ישראל עשו כדבר משה וישאלו ממצרים כלי כסף וכלי זהב ושמלת׃
36Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
36ויהוה נתן את חן העם בעיני מצרים וישאלום וינצלו את מצרים׃
37Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.
37ויסעו בני ישראל מרעמסס סכתה כשש מאות אלף רגלי הגברים לבד מטף׃
38Kaj ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro.
38וגם ערב רב עלה אתם וצאן ובקר מקנה כבד מאד׃
39Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon.
39ויאפו את הבצק אשר הוציאו ממצרים עגת מצות כי לא חמץ כי גרשו ממצרים ולא יכלו להתמהמה וגם צדה לא עשו להם׃
40La daŭro de la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.
40ומושב בני ישראל אשר ישבו במצרים שלשים שנה וארבע מאות שנה׃
41Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
41ויהי מקץ שלשים שנה וארבע מאות שנה ויהי בעצם היום הזה יצאו כל צבאות יהוה מארץ מצרים׃
42Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
42ליל שמרים הוא ליהוה להוציאם מארץ מצרים הוא הלילה הזה ליהוה שמרים לכל בני ישראל לדרתם׃
43Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin.
43ויאמר יהוה אל משה ואהרן זאת חקת הפסח כל בן נכר לא יאכל בו׃
44Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin.
44וכל עבד איש מקנת כסף ומלתה אתו אז יאכל בו׃
45Pasloĝanto kaj dungito ne manĝu ĝin.
45תושב ושכיר לא יאכל בו׃
46En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu.
46בבית אחד יאכל לא תוציא מן הבית מן הבשר חוצה ועצם לא תשברו בו׃
47La tuta komunumo de Izrael faru ĝin.
47כל עדת ישראל יעשו אתו׃
48Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin.
48וכי יגור אתך גר ועשה פסח ליהוה המול לו כל זכר ואז יקרב לעשתו והיה כאזרח הארץ וכל ערל לא יאכל בו׃
49La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi.
49תורה אחת יהיה לאזרח ולגר הגר בתוככם׃
50Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.
50ויעשו כל בני ישראל כאשר צוה יהוה את משה ואת אהרן כן עשו׃
51En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
51ויהי בעצם היום הזה הוציא יהוה את בני ישראל מארץ מצרים על צבאתם׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.