2 Samuel
Chapter 20
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Samuel 20

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.
1ושם נקרא איש בליעל ושמו שבע בן בכרי איש ימיני ויתקע בשפר ויאמר אין לנו חלק בדוד ולא נחלה לנו בבן ישי איש לאהליו ישראל׃
2Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.
2ויעל כל איש ישראל מאחרי דוד אחרי שבע בן בכרי ואיש יהודה דבקו במלכם מן הירדן ועד ירושלם׃
3Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
3ויבא דוד אל ביתו ירושלם ויקח המלך את עשר נשים פלגשים אשר הניח לשמר הבית ויתנם בית משמרת ויכלכלם ואליהם לא בא ותהיינה צררות עד יום מתן אלמנות חיות׃
4Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien.
4ויאמר המלך אל עמשא הזעק לי את איש יהודה שלשת ימים ואתה פה עמד׃
5Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
5וילך עמשא להזעיק את יהודה וייחר מן המועד אשר יעדו׃
6Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj.
6ויאמר דוד אל אבישי עתה ירע לנו שבע בן בכרי מן אבשלום אתה קח את עבדי אדניך ורדף אחריו פן מצא לו ערים בצרות והציל עיננו׃
7Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
7ויצאו אחריו אנשי יואב והכרתי והפלתי וכל הגברים ויצאו מירושלם לרדף אחרי שבע בן בכרי׃
8Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.
8הם עם האבן הגדולה אשר בגבעון ועמשא בא לפניהם ויואב חגור מדו לבשו ועלו חגור חרב מצמדת על מתניו בתערה והוא יצא ותפל׃
9Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
9ויאמר יואב לעמשא השלום אתה אחי ותחז יד ימין יואב בזקן עמשא לנשק לו׃
10Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri.
10ועמשא לא נשמר בחרב אשר ביד יואב ויכהו בה אל החמש וישפך מעיו ארצה ולא שנה לו וימת ויואב ואבישי אחיו רדף אחרי שבע בן בכרי׃
11Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.
11ואיש עמד עליו מנערי יואב ויאמר מי אשר חפץ ביואב ומי אשר לדוד אחרי יואב׃
12Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis.
12ועמשא מתגלל בדם בתוך המסלה וירא האיש כי עמד כל העם ויסב את עמשא מן המסלה השדה וישלך עליו בגד כאשר ראה כל הבא עליו ועמד׃
13Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
13כאשר הגה מן המסלה עבר כל איש אחרי יואב לרדף אחרי שבע בן בכרי׃
14Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin.
14ויעבר בכל שבטי ישראל אבלה ובית מעכה וכל הברים ויקלהו ויבאו אף אחריו׃
15Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
15ויבאו ויצרו עליו באבלה בית המעכה וישפכו סללה אל העיר ותעמד בחל וכל העם אשר את יואב משחיתם להפיל החומה׃
16Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li.
16ותקרא אשה חכמה מן העיר שמעו שמעו אמרו נא אל יואב קרב עד הנה ואדברה אליך׃
17Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas.
17ויקרב אליה ותאמר האשה האתה יואב ויאמר אני ותאמר לו שמע דברי אמתך ויאמר שמע אנכי׃
18Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
18ותאמר לאמר דבר ידברו בראשנה לאמר שאל ישאלו באבל וכן התמו׃
19Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo?
19אנכי שלמי אמוני ישראל אתה מבקש להמית עיר ואם בישראל למה תבלע נחלת יהוה׃
20Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
20ויען יואב ויאמר חלילה חלילה לי אם אבלע ואם אשחית׃
21ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim — Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo — levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron.
21לא כן הדבר כי איש מהר אפרים שבע בן בכרי שמו נשא ידו במלך בדוד תנו אתו לבדו ואלכה מעל העיר ותאמר האשה אל יואב הנה ראשו משלך אליך בעד החומה׃
22Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.
22ותבוא האשה אל כל העם בחכמתה ויכרתו את ראש שבע בן בכרי וישלכו אל יואב ויתקע בשופר ויפצו מעל העיר איש לאהליו ויואב שב ירושלם אל המלך׃
23Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
23ויואב אל כל הצבא ישראל ובניה בן יהוידע על הכרי ועל הפלתי׃
24kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
24ואדרם על המס ויהושפט בן אחילוד המזכיר׃
25kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
25ושיא ספר וצדוק ואביתר כהנים׃
26ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.
26וגם עירא היארי היה כהן לדוד׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.