2 Samuel 9
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?
1ויאמר דוד הכי יש עוד אשר נותר לבית שאול ואעשה עמו חסד בעבור יהונתן׃
2El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo.
2ולבית שאול עבד ושמו ציבא ויקראו לו אל דוד ויאמר המלך אליו האתה ציבא ויאמר עבדך׃
3Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo.
3ויאמר המלך האפס עוד איש לבית שאול ואעשה עמו חסד אלהים ויאמר ציבא אל המלך עוד בן ליהונתן נכה רגלים׃
4Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
4ויאמר לו המלך איפה הוא ויאמר ציבא אל המלך הנה הוא בית מכיר בן עמיאל בלו דבר׃
5Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
5וישלח המלך דוד ויקחהו מבית מכיר בן עמיאל מלו דבר׃
6Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu diris: Jen mi estas, via sklavo.
6ויבא מפיבשת בן יהונתן בן שאול אל דוד ויפל על פניו וישתחו ויאמר דוד מפיבשת ויאמר הנה עבדך׃
7Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
7ויאמר לו דוד אל תירא כי עשה אעשה עמך חסד בעבור יהונתן אביך והשבתי לך את כל שדה שאול אביך ואתה תאכל לחם על שלחני תמיד׃
8Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
8וישתחו ויאמר מה עבדך כי פנית אל הכלב המת אשר כמוני׃
9Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li: Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;
9ויקרא המלך אל ציבא נער שאול ויאמר אליו כל אשר היה לשאול ולכל ביתו נתתי לבן אדניך׃
10prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
10ועבדת לו את האדמה אתה ובניך ועבדיך והבאת והיה לבן אדניך לחם ואכלו ומפיבשת בן אדניך יאכל תמיד לחם על שלחני ולציבא חמשה עשר בנים ועשרים עבדים׃
11Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
11ויאמר ציבא אל המלך ככל אשר יצוה אדני המלך את עבדו כן יעשה עבדך ומפיבשת אכל על שלחני כאחד מבני המלך׃
12Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet.
12ולמפיבשת בן קטן ושמו מיכא וכל מושב בית ציבא עבדים למפיבשת׃
13Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.
13ומפיבשת ישב בירושלם כי על שלחן המלך תמיד הוא אכל והוא פסח שתי רגליו׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.