2 Kroniko 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.
1こうしてソロモンが主の家のために行ったすべての仕事が完成した。ソロモンは父ダビデが聖別したもの、すなわち銀、金、およびすべての器を運び入れ、神の家の宝物倉に納めた。
2Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
2それからソロモンは、イスラエルの長老たち、部族のすべての長たち、イスラエルの子らの父祖の家々の長たちをエルサレムに集めた。ダビデの町、すなわちシオンから、主の契約の箱を運び上るためであった。
3Kaj kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.
3イスラエルのすべての人は、第七の月にある祭りのときに、王のもとに集まった。
4Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.
4イスラエルの長老たちがすべて来ると、レビ人たちは箱を担ぎ上げた。
5Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.
5彼らは箱、会見の天幕、および天幕の中にあったすべての聖なる器を運び上った。レビ人である祭司たちがこれらを運び上げた。
6Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
6ソロモン王と、彼のもとに集まったイスラエルの全会衆は、箱の前にいて、数えきれないほど多くの羊と牛をいけにえとしてささげた。
7Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
7祭司たちは主の契約の箱をその場所、すなわち家の内側の聖所である至聖所へ、ケルビムの翼の下に運び入れた。
8Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre.
8ケルビムは箱の場所の上に翼を広げており、ケルビムは上から箱とその棒を覆っていた。
9Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.
9その棒は非常に長かったので、棒の先は内側の聖所の前から見えたが、外からは見えなかった。それらは今日に至るまでそこにある。
10En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.
10箱の中には、イスラエルの子らがエジプトから出たとき、主が彼らと契約を結ばれたホレブにおいて、モーセがそこに納めた二枚の板のほかには何もなかった。
11Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj),
11祭司たちが聖所から出て来たとき(そこにいたすべての祭司たちは、自分たちの組に関係なく、自らを聖別していた。
12kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;
12また、歌い手であるレビ人たち、すなわちアサフ、ヘマン、エドゥトン、およびその子らと兄弟たちは皆、上質の亜麻布をまとい、シンバル、竪琴、琴を持って祭壇の東側に立っていた。彼らとともに、ラッパを吹き鳴らす百二十人の祭司たちがいた)、
13kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo;
13ラッパを吹き鳴らす者たちと歌い手たちが一つとなって、主を賛美し感謝するために一つの声を響かせた。彼らがラッパ、シンバル、および楽器とともに声を上げ、こう言って主を賛美したとき、 「主はいつくしみ深く、 その慈しみはとこしえまで続く。」 その家、すなわち主の家は雲で満たされた。
14kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.
14祭司たちはその雲のゆえに、立って仕えることができなかった。主の栄光が神の家に満ちたからである。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.