2 Kroniko 33
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem.
1マナセは十二歳で王となり、エルサレムで五十五年間治めた。
2Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
2彼は、主がイスラエルの子らの前から追い出された国々の忌まわしい行いに従って、主の目に悪を行った。
3Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
3彼は父ヒゼキヤが壊した高き所を再び築き、バアルのための祭壇を築き、アシェラ像を造り、天の全軍勢を拝み、これらに仕えた。
4Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem estos Mia nomo eterne.
4また、主の家に祭壇を築いた。そこについて主は、「エルサレムにわたしの名がとこしえにあるようにする」と言われていた。
5Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
5彼は主の家の二つの庭に、天の全軍勢のための祭壇を築いた。
6Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
6彼はまた、ベン・ヒノムの谷で自分の子どもたちを火の中を通らせ、魔法を使い、まじないをし、呪術を用い、霊媒や口寄せと関わった。彼は主の目に悪とされることを多く行い、主を怒らせた。
7La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
7彼は自分が造った偶像を神の家に置いた。そこについて、神はダビデとその子ソロモンに言われていた。「わたしがイスラエルのすべての部族の中から選んだこの家とエルサレムに、わたしの名をとこしえに置く。
8kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
8もし彼らが、モーセの手を通して伝えられたすべての律法と掟と法に従って、わたしが彼らに命じたすべてのことを注意深く行うなら、わたしは二度と、彼らの父祖たちに定めたその地からイスラエルの足をその地から移すことはない。」
9Manase delogis la Judojn kaj la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
9マナセはユダとエルサレムの住民を迷わせ、主がイスラエルの子らの前から滅ぼされた国々よりもさらに悪いことを行わせた。
10La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne aŭskultis.
10主はマナセとその民に語りかけられたが、彼らは耳を傾けなかった。
11Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
11それゆえ、主はアッシリアの王の軍隊の長たちを彼らに差し向けられた。彼らはマナセを鎖で捕らえ、青銅の足枷で縛ってバビロンへ連れて行った。
12En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj.
12苦しみの中で、彼は自分の神、主に願い求め、その父祖たちの神の御前で大いにへりくだった。
13Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.
13彼が神に祈ったとき、神はその願いと祈りを聞き入れ、彼をエルサレムの彼の王国に帰らせた。そのとき、マナセは主こそが神であることを知った。
14Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Giĥon, en la valo, ĝia la enirejo de la Pordego de Fiŝoj, ĉirkaŭ Ofel, kaj li faris ĝin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo.
14この後、彼はダビデの町の外側に城壁を築いた。それはギホンの西、谷にあり、魚の門の入り口まで続いており、オフェルの周囲を巡って、それを非常に高くそびえさせた。また、彼はユダのすべての防備の町々に勇士の長たちを置いた。
15Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaŭ ĉiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li elĵetis tion eksteren de la urbo.
15彼は主の家から異国の神々や偶像を取り除き、また主の家の山やエルサレムに築いたすべての祭壇を取り除いて、それらを町の外に投げ捨てた。
16Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.
16彼は主の祭壇を元通りにし、その上で和解のいけにえと感謝のいけにえをささげ、ユダに命じてイスラエルの神、主に仕えさせた。
17Tamen la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis sur la altaĵoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.
17それでも、民はなお高き所でいけにえをささげたが、それは彼らの神、主に対してだけであった。
18La cetera historio de Manase, lia preĝo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, troviĝas en la kroniko de la reĝoj de Izrael.
18マナセのその他の事績、彼の神への祈り、またイスラエルの神、主の御名によって彼に語りかけた先見者たちの言葉は、見よ、イスラエルの王たちの歴史に記されている。
19Lia preĝo kaj aŭskultiteco, ĉiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.
19彼の祈り、神がどのようにその願いを聞き入れられたか、彼のすべての罪と背信、そして彼がへりくだる前に高き所を築き、アシェラ像や刻んだ像を立てた場所については、見よ、ホザイ の歴史に記されている。
20Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
20マナセはその父祖たちとともに眠り、人々は彼を彼の家で葬った。その子アモンが代わって王となった。
21La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem.
21アモンは二十二歳で王となり、エルサレムで二年間治めた。
22Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al ĉiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.
22彼は、その父マナセが行ったように、主の目に悪を行った。アモンは父マナセが造ったすべての刻んだ像にいけにえをささげ、これらに仕えた。
23Li ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpiĝis.
23彼はその父マナセがへりくだったようには主の御前でへりくだらず、アモンはますます罪を重ねた。
24Kaj konspiris kontraŭ li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.
24彼のしもべたちは彼に対して陰謀を企て、彼自身の家の中で彼を殺した。
25Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
25しかし、その地の民はアモン王に対して陰謀を企てた者たちをすべて打ち殺し、その地の民はその子ヨシヤを彼に代わって王とした。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.