西番雅书
Chapter 2

西番雅书

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1不知羞耻的国民哪,你们应当聚集! 趁命令没有发出, 日子过去如 风前的 糠, 耶和华的烈怒未临到你们, 他发怒的日子未到以先, 你们应当聚集前来。
1Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda,
no verse 2 in this text
2antaŭ ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.
3世上遵守耶和华典章的谦卑人哪, 你们都当寻求耶和华! 当寻求公义谦卑, 或者在耶和华发怒的日子可以隐藏起来。
3Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo.
4迦萨 必致见弃; 亚实基伦 必然荒凉。 人在正午必赶出 亚实突 的民; 以革伦 也被拔出根来。
4Ĉar Gaza estos forlasita, Aŝkelon estos dezertigita, Aŝdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.
5住沿海之地的 基利提 族有祸了! 迦南 、 非利士 人之地啊,耶和华的话与你反对, 说 :我必毁灭你,以致无人居住。
5Ve al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraŭ vi, ho Kanaan, lando Filiŝta: Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu loĝanto.
6沿海之地要变为草场, 其上有牧人的住处和羊群的圈。
6La apudmara regiono estos nur loko por loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj.
7这地必为 犹大 家剩下的人所得; 他们必在那里牧放 群羊 , 晚上必躺卧在 亚实基伦 的房屋中; 因为耶和华—他们的 神必眷顾他们, 使他们被掳的人归回。
7Kaj la regiono fariĝos apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
8我听见 摩押 人的毁谤和 亚扪 人的辱骂, 就是毁谤我的百姓,自夸自大, 侵犯他们的境界。
8Mi aŭdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj.
9万军之耶和华— 以色列 的 神说: 我指着我的永生起誓: 摩押 必像 所多玛 , 亚扪 人必像 蛾摩拉 , 都变为刺草、盐坑、永远荒废之地。 我百姓所剩下的必掳掠他们; 我国中所余剩的必得着他们的地。
9Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab fariĝos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por ĉiam; la restaĵo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptaĵon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
10这事临到他们是因他们骄傲,自夸自大, 毁谤万军之耶和华的百姓。
10Tio fariĝos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaŭ ĝi.
11耶和华必向他们显可畏之威, 因他必叫世上的诸神瘦弱。 列国海岛的居民各在自己的地方敬拜他。
11La Eternulo estos terura por ili; ĉar Li ekstermos ĉiujn diojn de la tero; kaj antaŭ Li adorkliniĝos, ĉiu sur sia loko, ĉiuj insuloj de la nacioj.
12古实 人哪,你们必被我的刀所杀。
12Ankaŭ vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.
13耶和华必伸手攻击北方,毁灭 亚述 , 使 尼尼微 荒凉,又干旱如旷野。
13Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
14群畜,就是各国的走兽必卧在其中; 鹈鹕和箭猪要宿在柱顶上。 在窗户内有鸣叫的声音; 门槛都必毁坏, 香柏木已经露出。
14Kaj ripozados en ĝi amasoj da ĉiuspecaj bestoj; eĉ pelikanoj kaj botaŭroj noktos en ĝiaj kapiteloj, kaj ilia voĉo estos aŭdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, ĉar la cedraj tabuloj estos forŝiritaj.
15这是素来欢乐安然居住的城, 心里说:惟有我,除我以外再没有别的; 现在何竟荒凉成为野兽躺卧之处! 凡经过的人都必摇手嗤笑她。
15Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.