马可福音 15
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1一到早晨,祭司长和长老、文士、全公会的人大家商议,就把耶稣捆绑,解去交给 彼拉多 。
1Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
2彼拉多 问他说:「你是 犹太 人的王吗?」耶稣回答说:「你说的是。」
2Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras.
3祭司长告他许多的事。
3Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis.
4彼拉多 又问他说:「你看,他们告你这么多的事,你什么都不回答吗?」
4Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
5耶稣仍不回答,以致 彼拉多 觉得希奇。
5Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
6每逢这节期,巡抚照众人所求的,释放一个囚犯给他们。
6Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
7有一个人名叫 巴拉巴 ,和作乱的人一同捆绑。他们作乱的时候,曾杀过人。
7Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
8众人上去求巡抚,照常例给他们办。
8Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
9彼拉多 说:「你们要我释放 犹太 人的王给你们吗?」
9Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
10他原晓得,祭司长是因为嫉妒才把耶稣解了来。
10Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin.
11只是祭司长挑唆众人,宁可释放 巴拉巴 给他们。
11Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
12彼拉多 又说:「那么样,你们所称为 犹太 人的王,我怎么办他呢?」
12Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj?
13他们又喊着说:「把他钉十字架!」
13Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin.
14彼拉多 说:「为什么呢?他做了什么恶事呢?」他们便极力地喊着说:「把他钉十字架!」
14Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin.
15彼拉多 要叫众人喜悦,就释放 巴拉巴 给他们,将耶稣鞭打了,交给人钉十字架。
15Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
16兵丁把耶稣带进衙门院里,叫齐了全营的兵。
16Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
17他们给他穿上紫袍,又用荆棘编做冠冕给他戴上,
17Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li;
18就庆贺他说:「恭喜, 犹太 人的王啊!」
18kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj!
19又拿一根苇子打他的头,吐唾沫在他脸上,屈膝拜他。
19Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li.
20戏弄完了,就给他脱了紫袍,仍穿上他自己的衣服,带他出去,要钉十字架。
20Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
21有一个 古利奈 人 西门 ,就是 亚历山大 和 鲁孚 的父亲,从乡下来,经过那地方,他们就勉强他同去,好背着耶稣的十字架。
21Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
22他们带耶稣到了 各各他 地方( 各各他 翻出来就是髑髅地),
22Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
23拿没药调和的酒给耶稣,他却不受。
23Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin.
24于是将他钉在十字架上,拈阄分他的衣服,看是谁得什么。
24Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu.
25钉他在十字架上是巳初的时候。
25Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
26在上面有他的罪状,写的是:「 犹太 人的王。」
26Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ.
27他们又把两个强盗和他同钉十字架,一个在右边,一个在左边。
27Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
no verse 28 in this text
28Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
29从那里经过的人辱骂他,摇着头说:「咳!你这拆毁圣殿、三日又建造起来的,
29Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
30可以救自己,从十字架上下来吧!」
30savu vin, deirante de la kruco.
31祭司长和文士也是这样戏弄他,彼此说:「他救了别人,不能救自己。
31Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
32以色列 的王基督,现在可以从十字架上下来,叫我们看见,就信了。」那和他同钉的人也是讥诮他。
32La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
33从午正到申初,遍地都黑暗了。
33Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
34申初的时候,耶稣大声喊着说:「以罗伊!以罗伊!拉马撒巴各大尼?」(翻出来就是:我的 神!我的 神!为什么离弃我?)
34Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
35旁边站着的人,有的听见就说:「看哪,他叫 以利亚 呢!」
35Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan.
36有一个人跑去,把海绒蘸满了醋,绑在苇子上,送给他喝,说:「且等着,看 以利亚 来不来把他取下。」
36Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin.
37耶稣大声喊叫,气就断了。
37Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton.
38殿里的幔子从上到下裂为两半。
38Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre.
39对面站着的百夫长看见耶稣这样喊叫断气,就说:「这人真是 神的儿子!」
39Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.
40还有些妇女远远地观看;内中有 抹大拉 的 马利亚 ,又有小 雅各 和 约西 的母亲 马利亚 ,并有 撒罗米 ,
40Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
41就是耶稣在 加利利 的时候,跟随他、服事他的那些人,还有同耶稣上 耶路撒冷 的好些妇女 在那里观看 。
41kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
42到了晚上,因为这是预备日,就是安息日的前一日,
42Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato,
43有 亚利马太 的 约瑟 前来,他是尊贵的议士,也是等候 神国的。他放胆进去见 彼拉多 ,求耶稣的身体;
43venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.
44彼拉多 诧异耶稣已经死了,便叫百夫长来,问他耶稣死了久不久。
44Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta.
45既从百夫长得知实情,就把耶稣的尸首赐给 约瑟 。
45Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.
46约瑟 买了细麻布,把耶稣取下来,用细麻布裹好,安放在磐石中凿出来的坟墓里,又滚过一块石头来挡住墓门。
46Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo.
47抹大拉 的 马利亚 和 约西 的母亲 马利亚 都看见安放他的地方。
47Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.