马可福音 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶稣又进了会堂,在那里有一个人枯干了一只手。
1Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
2众人窥探耶稣,在安息日医治不医治,意思是要控告耶稣。
2Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
3耶稣对那枯干一只手的人说:「起来,站在当中。」
3Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo.
4又问众人说:「在安息日行善行恶,救命害命,哪样是可以的呢?」他们都不作声。
4Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.
5耶稣怒目周围看他们,忧愁他们的心刚硬,就对那人说:「伸出手来!」他把手一伸,手就复了原。
5Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
6法利赛人出去,同 希律 一党的人商议怎样可以除灭耶稣。
6Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.
7耶稣和门徒退到海边去,有许多人从 加利利 跟随他。
7Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
8还有许多人听见他所做的大事,就从 犹太 、 耶路撒冷 、 以土买 、 约旦河 外,并 泰尔 、 西顿 的四方来到他那里。
8kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li.
9他因为人多,就吩咐门徒叫一只小船伺候着,免得众人拥挤他。
9Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
10他治好了许多人,所以凡有灾病的,都挤进来要摸他。
10ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin.
11污鬼无论何时看见他,就俯伏在他面前,喊着说:「你是 神的儿子。」
11Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.
12耶稣再三地嘱咐他们,不要把他显露出来。
12Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
13耶稣上了山,随自己的意思叫人来;他们便来到他那里。
13Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
14他就设立十二个人,要他们常和自己同在,也要差他们去传道,
14Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
15并给他们权柄赶鬼。
15kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:
16这十二个人 有 西门 (耶稣又给他起名叫 彼得 ),
16kaj Simonon li alnomis Petro;
17还有 西庇太 的儿子 雅各 和 雅各 的兄弟 约翰 (又给这两个人起名叫 半尼其 ,就是雷子的意思),
17kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
18又有 安得烈 、 腓力 、 巴多罗买 、 马太 、 多马 、 亚勒腓 的儿子 雅各 ,和 达太 ,并奋锐党的 西门 ,
18kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
19还有卖耶稣的 加略 人 犹大 。
19kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon.
20耶稣进了一个屋子,众人又聚集,甚至他连饭也顾不得吃。
20Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.
21耶稣的亲属听见,就出来要拉住他,因为他们说他癫狂了。
21Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
22从 耶路撒冷 下来的文士说:「他是被别西卜附着」;又说:「他是靠着鬼王赶鬼。」
22Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal-Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
23耶稣叫他们来,用比喻对他们说:「撒但怎能赶出撒但呢?
23Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?
24若一国自相纷争,那国就站立不住;
24Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari.
25若一家自相纷争,那家就站立不住。
25Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.
26若撒但自相攻打纷争,他就站立不住,必要灭亡。
26Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.
27没有人能进壮士家里,抢夺他的家具;必先捆住那壮士,才可以抢夺他的家。
27Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.
28我实在告诉你们,世人一切的罪和一切亵渎的话都可得赦免;
28Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;
29凡亵渎圣灵的,却永不得赦免,乃要担当永远的罪。」
29sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;
30这话是 因为他们说:「他是被污鬼附着的。」
30ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.
31当下,耶稣的母亲和弟兄来,站在外边,打发人去叫他。
31Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.
32有许多人在耶稣周围坐着,他们就告诉他说:「看哪,你母亲和你弟兄在外边找你。」
32Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas.
33耶稣回答说:「谁是我的母亲?谁是我的弟兄?」
33Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?
34就四面观看那周围坐着的人,说:「看哪,我的母亲,我的弟兄。
34Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
35凡遵行 神旨意的人就是我的弟兄姊妹和母亲了。」
35Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.