以赛亚书 5
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我要为我所亲爱的唱歌, 是我所爱者的歌,论他葡萄园的事: 我所亲爱的有葡萄园在肥美的山冈上。
1Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
2他刨挖园子,捡去石头, 栽种上等的葡萄树, 在园中盖了一座楼, 又凿出压酒池; 指望结 好 葡萄, 反倒结了野葡萄。
2kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.
3耶路撒冷 的居民和 犹大 人哪, 请你们现今在我与我的葡萄园中,断定是非。
3Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno.
4我为我葡萄园所做之外, 还有什么可做的呢? 我指望结 好 葡萄, 怎么倒结了野葡萄呢?
4Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?
5现在我告诉你们, 我要向我葡萄园怎样行: 我必撤去篱笆,使它被吞灭, 拆毁墙垣,使它被践踏。
5Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata.
6我必使它荒废,不再修理, 不再锄刨,荆棘蒺藜倒要生长。 我也必命云不降雨在其上。
6Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
7万军之耶和华的葡萄园就是 以色列 家; 他所喜爱的树就是 犹大 人。 他指望的是公平, 谁知倒有暴虐; 指望的是公义, 谁知倒有冤声。
7La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo — bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.
8祸哉!那些以房接房, 以地连地, 以致不留余地的, 只顾自己独居境内。
8Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!
9我耳闻万军之耶和华 说 : 必有许多又大又美的房屋 成为荒凉,无人居住。
9En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj.
10三十亩葡萄园只出一罢特 酒 ; 一贺梅珥谷种只结一伊法 粮食 。
10Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat’on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon.
11祸哉!那些清早起来追求浓酒, 留连到夜深,甚至因酒发烧的人。
11Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
12他们在筵席上 弹琴,鼓瑟,击鼓,吹笛,饮酒, 却不顾念耶和华的作为, 也不留心他手所做的。
12Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
13所以,我的百姓因无知就被掳去; 他们的尊贵人甚是饥饿, 群众极其干渴。
13Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj ĝiaj eminentuloj konsumiĝis de malsato, kaj ĝia popolamaso senfortiĝis de soifo.
14故此,阴间扩张其欲, 开了无限量的口; 他们的荣耀、群众、繁华, 并快乐的人都落 在其中 。
14Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo.
15卑贱人被压服; 尊贵人降为卑; 眼目高傲的人也降为卑。
15Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiliĝos.
16惟有万军之耶和华因公平而崇高; 圣者 神因公义显为圣。
16Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
17那时,羊羔必来吃草,如同在自己的草场; 丰肥人的荒场被游行的人吃尽。
17Tiam la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de la fortuloj.
18祸哉!那些以虚假之细绳牵罪孽的人! 他们又像以套绳拉罪恶,
18Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per ŝnuroj de vanteco kaj pekon kvazaŭ per ĉenoj de ĉaroj;
19说:任他急速行,赶快成就他的作为, 使我们看看; 任 以色列 圣者所谋划的临近成就, 使我们知道。
19al tiuj, kiuj diras: Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!
20祸哉!那些称恶为善,称善为恶, 以暗为光,以光为暗, 以苦为甜,以甜为苦的人。
20Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!
21祸哉!那些自以为有智慧, 自看为通达的人。
21Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj!
22祸哉!那些勇于饮酒, 以能力调浓酒的人。
22Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigaĵon,
23他们因受贿赂,就称恶人为义, 将义人的义夺去。
23kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
24火苗怎样吞灭碎秸, 干草怎样落在火焰之中, 照样,他们的根必像朽 物 , 他们的花必像灰尘飞腾; 因为他们厌弃万军之耶和华的训诲, 藐视 以色列 圣者的言语。
24Pro tio, kiel la lango de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
25所以,耶和华的怒气向他的百姓发作。 他的手伸出攻击他们,山岭就震动; 他们的尸首在街市上好像粪土。 虽然如此,他的怒气还未转消; 他的手仍伸不缩。
25Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
26他必竖立大旗,招远方的国民, 发嘶声叫他们从地极而来; 看哪,他们必急速奔来。
26Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile.
27其中没有疲倦的,绊跌的; 没有打盹的,睡觉的; 腰带并不放松, 鞋带也不折断。
27Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, ĝi ne dormos nek dormetos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo, kaj ne disŝiriĝos rimeno de ĝia ŝuo.
28他们的箭快利, 弓也上了弦。 马蹄算如坚石, 车轮好像旋风。
28Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego.
29他们要吼叫,像母狮子, 咆哮,像少壮狮子; 他们要咆哮抓食, 坦然叼去,无人救回。
29Ĝia blekado estas simila al la leona; ĝi krias, kiel leonidoj; ĝi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
30那日,他们要向 以色列 人吼叫, 像海浪匉訇; 人若望地,只见黑暗艰难, 光明在云中变为昏暗。
30Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.