以赛亚书 8
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华对我说:「你取一个大牌,拿人所用的笔,写上『玛黑珥·沙拉勒·哈施·罢斯』。
1Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaŭ rabado.
2我要用诚实的见证人,祭司 乌利亚 和 耶比利家 的儿子 撒迦利亚 记录这事。」
2Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn: la pastron Urija, kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja.
3我— 以赛亚 与妻子同室;她怀孕生子,耶和华就对我说:「给他起名叫 玛黑珥·沙拉勒·哈施·罢斯 ;
3Kaj mi iris al la profetino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi: Donu al li la nomon: Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado.
4因为在这小孩子不晓得叫父叫母之先, 大马士革 的财宝和 撒马利亚 的掳物必在 亚述 王面前搬了去。」
4Ĉar antaŭ ol la knabo povoscios voki: Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo de Asirio.
5耶和华又晓谕我说:
5Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante:
6「这百姓既厌弃 西罗亚 缓流的水,喜悦 利汛 和 利玛利 的儿子;
6Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:
7因此,主必使大河翻腾的水猛然冲来,就是 亚述 王和他所有的威势,必漫过一切的水道,涨过两岸;
7pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn.
8必冲入 犹大 ,涨溢泛滥,直到颈项。 以马内利 啊,他展开翅膀,遍满你的地。」
8Kaj ĝi enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo; kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.
9列国的人民哪,任凭你们喧嚷,终必破坏; 远方的众人哪,当侧耳而听! 任凭你们束起腰来,终必破坏; 你们束起腰来,终必破坏。
9Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos.
10任凭你们同谋,终归无有; 任凭你们言定,终不成立; 因为 神与我们同在。
10Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio.
11耶和华以大能的手,指教我不可行这百姓所行的道,对我这样说:
11Ĉar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris:
12「这百姓说同谋背叛,你们不要说同谋背叛。他们所怕的,你们不要怕,也不要畏惧。
12Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.
13但要尊万军之耶和华为圣,以他为你们所当怕的,所当畏惧的。
13La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.
14他必作为圣所,却向 以色列 两家作绊脚的石头,跌人的磐石;向 耶路撒冷 的居民作为圈套和网罗。
14Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem.
15许多人必在其上绊脚跌倒,而且跌碎,并陷入网罗,被缠住。」
15Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos.
16你要卷起律法 书 ,在我门徒中间封住训诲。
16Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj.
17我要等候那掩面不顾 雅各 家的耶和华;我也要仰望他。
17Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.
18看哪,我与耶和华所给我的儿女,就是从住在 锡安山 万军之耶和华来的,在 以色列 中作为预兆和奇迹。
18Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion.
19有人对你们说:「当求问那些交鬼的和行巫术的,就是声音绵蛮,言语微细的。」 你们便回答说 :「百姓不当求问自己的 神吗?岂可为活人 求问 死人呢?」
19Kaj se oni diros al vi: Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:
20人当以训诲和法度为标准;他们所说的,若不与此相符,必不得见晨光。
20tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.
21他们必经过这地,受艰难,受饥饿;饥饿的时候,心中焦躁,咒骂自己的君王和自己的 神。
21Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
22仰观上天,俯察下地,不料,尽是艰难、黑暗,和幽暗的痛苦。 他们必 被赶入乌黑的黑暗中去。
22Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.