彼得前书 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1基督既在肉身受苦,你们也当将这样的心志作为兵器,因为在肉身受过苦的,就已经与罪断绝了。
1Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;
2你们存这样的心,从今以后就可以不从人的情欲,只从 神的旨意在世度余下的光阴。
2por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio.
3因为往日随从外邦人的心意行邪淫、恶欲、醉酒、荒宴、群饮,并可恶拜偶像的事,时候已经够了。
3Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;
4他们在这些事上,见你们不与他们同奔那放荡无度的路,就以为怪,毁谤你们。
4en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin;
5他们必在那将要审判活人死人的主面前交帐。
5ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
6为此,就是死人也曾有福音传给他们,要叫他们的肉体按着人受审判,他们的灵性却靠 神活着。
6Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio.
7万物的结局近了。所以,你们要谨慎自守,警醒祷告。
7Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj;
8最要紧的是彼此切实相爱,因为爱能遮掩许多的罪。
8antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;
9你们要互相款待,不发怨言。
9estu gastamaj unu al alia sen murmurado;
10各人要照所得的恩赐彼此服事,作 神百般恩赐的好管家。
10laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;
11若有讲道的,要按着 神的圣言讲;若有服事 人 的,要按着 神所赐的力量服事,叫 神在凡事上因耶稣基督得荣耀。 原来 荣耀、权能都是他的,直到永永远远。阿们!
11se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
12亲爱的 弟兄 啊,有火炼的试验临到你们,不要以为奇怪(似乎是遭遇非常的事),
12Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi;
13倒要欢喜;因为你们是与基督一同受苦,使你们在他荣耀显现的时候,也可以欢喜快乐。
13sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.
14你们若为基督的名受辱骂,便是有福的;因为 神荣耀的灵常住在你们身上。
14Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
15你们中间却不可有人因为杀人、偷窃、作恶、好管闲事而受苦。
15Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
16若为作基督徒受苦,却不要羞耻,倒要因这名归荣耀给 神。
16sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
17因为时候到了,审判要从 神的家起首。若是先从我们起首,那不信从 神福音的人将有何等的结局呢?
17Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
18若是义人仅仅得救,那不虔敬和犯罪的人将有何地可站呢?
18Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
19所以,那照 神旨意受苦的人要一心为善,将自己灵魂交与那信实的造化之主。
19Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.