Колосян 2
Kulish and Puluj Bible (1905)Translation
Kulish and Puluj Bible (1905)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Хочу оце, щоб ви знали, яку велику боротьбу маю за вас і за Лаодичан і за тих, що не бачили обличчя мого в тїлї,
1Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno;
2щоб утїшились серця їх, зʼєднавшись у любові і на всяке багацтво повної певности розуму на познаннє тайни Бога і Отця і Христа,
2por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,
3в котрому всї скарби премудрости і розуму заховані.
3en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.
4Се ж глаголю, щоб хто не обманив вас у суперечках;
4Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.
5бо хоч я тїлом і оддалеки, та духом з вами, радуючись і дивлячись на ваш порядок і утвердженнє віри вашої в Христа.
5Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.
6Оце ж, як прийняли ви Христа Ісуса Господа, так і ходїть у Ньому,
6Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,
7вкоренившись і збудувавшись у Ньому і впевнившись вірою, так як навчились, достаткуючи в нїй з дякуваннєм.
7enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.
8Гледїть, щоб хто не пожакував вас философиєю і марним підступом, по переказу людському, по первотинам сьвіта, а не по Христу.
8Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo;
9Бо в Ньому живе вся повня Божества тїлесно.
9ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco,
10І ви сповнені в Ньому: бо Він голова всякому князївству і властї.
10kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato;
11В котрому ви й обрізані обрізаннєм нерукотворним, скинувши тїло гріхів тїлесних в обрізаннї Христовому,
11en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;
12погрібшись із Ним хрещеннєм, і в котрому і встали вірою в силу Бога, котрий воскресив Його з мертвих.
12enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.
13І вас, що були мертві в провинах і в необрізанню тїла вашого, оживив з Ним, простивши вам усї провини,
13Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn;
14знищивши рукописаннє наукою, що була проти нас, і взяв Його з середини, прибивши на хрестї,
14elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco;
15(і) роздягши князївства і власти, вивів на дивовижу сьміливо, побідивши їх на йому.
15kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.
16Нехай же оце нїхто не судить вас за їжу або за напиток, або поглядом сьвят, або нового місяця, або суботи.
16Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato;
17Се тїнь того, що настане, тїло ж — Христове.
17kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo.
18Нїхто ж нехай не обманює вас, будучи самовільним у покорі і службі ангелській і вдаючись у те, чого не бачив, марно надимаючись умом тїла свого,
18Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso,
19а не держачись Голови, від корого все тїло, суставами і повязями запоможене і звязане, росте зростом Божим.
19kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.
20Коли ж оце ви вмерли з Христом для первотин сьвіта, то чого мов би ще живі в сьвітї, про закон суперечитесь
20Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj:
21(не займай, анї вкуси, анї доторкуй ся),
21Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu,
22що все на погибель через надужиток по заповідям і наукам людським?
22pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?
23Воно має вид премудрости в самовольній службі і покорі і непощадї тїла, (а) не у шанобі до ситости тїла.
23Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.