士師記
Chapter 17
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1エフライムの山地に、名をミカという一人の男がいた。
1Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa.
2彼は母に言った。「あなたから取られた銀千百枚のことです。あなたはそのことでのろいを口にし、私にも聞こえるように言いました。その銀は私が持っています。取ったのは私です。」母は言った。「わが子が主に祝福されますように。」
2Li diris al sia patrino: La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris: Mia filo estu benata de la Eternulo.
3彼が銀千百枚を母に返すと、母は言った。「私はこの銀を、息子のために彫像と鋳像を造るため、確かに主に聖別します。今、これをあなたに返しましょう。」
3Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi.
4そこで彼がその銀を母に返すと、彼の母は銀二百枚を取り、それを銀細工人のところに渡し、彼がそれで彫像と鋳像を造った。それはミカの家に置かれた。
4Sed li redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa.
5このミカという男は神々の宮を持ち、エポデとテラフィム を造り、息子の一人を任職して自分の祭司とした。
5Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
6その頃、イスラエルには王がなく、それぞれが自分の目に正しいと見えることを行っていた。
6En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.
7ユダの氏族の出である、ユダのベツレヘムから来た一人の若者がいた。彼はレビ人であり、そこに住んでいた。
7Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj loĝis tie.
8その人は、住むことができる場所を見つけるために、ユダのベツレヘムの町を出て旅立った。そして旅を続けるうちに、エフライムの山地にあるミカの家に来た。
8Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa.
9ミカは彼に言った。「あなたはどこから来たのか。」 彼は彼に言った。「私はユダのベツレヘムのレビ人です。住むことができる場所を探して旅をしているところです。」
9Kaj Miĥa diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por ekloĝi tie, kie mi trovos oportune.
10ミカは言った。「私とともに住み、私の父また祭司となってください。年に銀十枚と衣服一そろい、それに食物を差し上げます。」レビ人は中に入った。
10Tiam Miĥa diris al li: Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris.
11レビ人はその男とともに住むことに満足し、その若者は彼にとって息子たちの一人のようになった。
11Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.
12ミカはそのレビ人を聖別し、その若者は彼の祭司となってミカの家にいた。
12Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa.
13それからミカは言った。「今、私は主が私に良くしてくださることが分かった。レビ人が私の祭司となったからだ。」
13Kaj Miĥa diris: Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi pastro.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.