サムエル記第一 2
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ハンナは祈って言った。 「わたしの心は主にあって喜び躍る。 わたしの角は主にあって高く上がる。 わたしの口は敵に向かって誇らかに開く。 わたしはあなたの救いを喜ぶ。
1Kaj Ĥana preĝis kaj diris: Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.
2主のように聖なる方はおられない。 あなたのほかに神はなく、 私たちの神のような岩はない。
2Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Ĉar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
3高ぶった言葉を重ねるな。 傲慢を口から出すな。 主は知識の神。 行いは主によって量られる。
3Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.
4勇士たちの弓は折られ、 つまずく者は力を帯びる。
4La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.
5満ち足りていた者はパンのために身を雇い、 飢えていた者はもはや飢えない。 不妊の女は七人の子を産み、 多くの子を持つ女は衰える。
5Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortiĝis.
6主は殺し、また生かす。 よみ に下らせ、また引き上げる。
6La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.
7主は貧しくし、また富ませる。 低くし、また高く上げる。
7La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas.
8主は貧しい者をちりから起こし、 乏しい者をごみの山から引き上げる。 彼らを君主たちとともに座らせ、 栄光の座を受け継がせる。 地の柱は主のもの。 主はその上に世界を据えられた。
8Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.
9主は聖なる者たちの足を守る。 しかし悪者は暗闇の中で沈黙する。 人は力によって勝つのではない。
9La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.
10主と争う者は打ち砕かれる。 主は天から彼らに雷をとどろかす。 主は地の果てをさばき、 その王に力を与え、 油注がれた者の角を高く上げる。」
10La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
11エルカナはラマにある自分の家へ行った。その子どもは祭司エリの前で主に仕えた。
11Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo fariĝis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.
12さて、エリの息子たちはならず者であった。彼らは主を知らなかった。
12La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
13祭司たちが民に対して行っていた慣習はこうであった。だれかがいけにえを献げ、肉を煮ている時、祭司のしもべが三つ又の肉刺しを手に持って来て、
13nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,
14それを鉢、釜、大釜、鍋に突き入れた。肉刺しが引き上げたものはすべて、祭司が自分のために取った。彼らはシロに来るすべてのイスラエル人にそのように行った。
14kaj li enpuŝadis ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon.
15それだけでなく、彼らが脂肪を焼く前にも、祭司のしもべが来て、いけにえを献げる人に言った。「祭司に焼くための肉を渡しなさい。祭司はあなたから煮た肉ではなく、生の肉を受け取るからだ。」
15Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.
16もしその人が彼に、「まず脂肪を焼かせてください。その後で、あなたが望むだけ取りなさい」と言えば、彼は「いや、今すぐ渡さなければならない。もしそうしないなら、力ずくで奪い取る」と言った。
16Se la homo diris al li: Antaŭe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto.
17それゆえ、その若者たちの罪は主の御前で非常に大きかった。人々が主のささげ物を侮ったからである。
17La peko de la knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.
18しかしサムエルは、まだ子どもであったが、亜麻布のエポデを身に着けて主の御前で仕えていた。
18Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.
19彼の母は彼のために小さな上着を作り、年ごとのいけにえを献げるために夫とともに上って行くたびに、それを彼に持って行った。
19Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li ĉiujare, kiam ŝi venadis kun sia edzo, por alporti la ĉiujaran oferon.
20エリはエルカナとその妻を祝福して言った。「主に願い求めてささげたこの子の代わりに、主がこの女によってあなたに子ども を与えてくださるように。」そして彼らは自分の家に帰って行った。
20Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis: La Eternulo donu al vi idojn de ĉi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.
21主がハンナを顧みられたので、彼女は身ごもり、三人の息子と二人の娘を産んだ。子どものサムエルは主の御前で成長した。
21La Eternulo atentis Ĥanan, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaŭ la Eternulo.
22さて、エリは非常に年をとっていた。彼は自分の息子たちが全イスラエルに対して行っているすべてのことや、会見の天幕の入り口で奉仕する女たちと寝ていることを聞いた。
22Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
23彼は彼らに言った。「なぜおまえたちはこのようなことをするのか。わたしはこれらすべての民から、おまえたちの悪行を聞いている。
23Kaj li diris al ili: Kial vi faras tiajn agojn? ĉar mi aŭdas pri viaj malbonaj agoj de ĉi tiu tuta popolo.
24わたしの息子たちよ、それはいけない。わたしが聞くうわさは良いものではない。おまえたちは主の民を罪に陥れている。
24Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi aŭdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.
25もし人が人に対して罪を犯したなら、神がその人をさばかれるだろう。しかし、もし人が主に対して罪を犯したなら、だれがその人のために執り成しをするだろうか。」それにもかかわらず、彼らは父の声に聞き入れなかった。主が彼らを死に定めておられたからである。
25Se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraŭ la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne aŭskultis la voĉon de sia patro, ĉar la Eternulo decidis mortigi ilin.
26子どものサムエルはますます成長し、主にも人々にもますます恵みを得ていった。
26Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.
27ある神の人がエリのもとに来て彼に言った。「主はこう言われる。『あなたの父の家がエジプトでファラオの家の奴隷であった時、わたしは確かに彼らに自分を現したではないか。
27Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;
28わたしは彼をイスラエルのすべての部族の中から選んでわたしの祭司とし、わたしの祭壇に上り、香をたき、わたしの前でエポデを身に着けるようにしたではないか。わたしはあなたの父の家に、イスラエルの人々が火で献げるすべてのささげ物を与えたではないか。
28kaj Mi elektis lin el ĉiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaŭ Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro ĉiujn fajroferojn de la Izraelidoj.
29なぜおまえたちは、わたしがわたしの住まいで命じたいけにえとささげ物を足で踏みつけ、わたしよりも自分の息子たちを重んじて、わたしの民イスラエルのすべてのささげ物のうち最も良い部分で自分たちを肥え太らせるのか。』
29Kial do vi piedpremas Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de ĉiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.
30それゆえ、イスラエルの神、主は言われる。『わたしは確かに、あなたの家とあなたの父の家が、いつまでもわたしの前を歩むと言った。』しかし今、主は言われる。『断じてそうではない。わたしをあがめる者をわたしはあがめ、わたしを侮る者は軽んじられるからである。
30Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras: Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaŭ Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; ĉar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
31見よ、わたしがあなたの腕とあなたの父の家の腕を切り落とし、あなたの家には老人がいなくなる日が来る。
31Jen venos baldaŭ la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;
32あなたは、わたしがイスラエルに与えるあらゆる幸いのただ中で、わたしの住まいに臨む苦難を見る。あなたの家にはいつまでも老人がいないであろう。
32kaj vi vidos konkuranton en la loĝejo, dum ĉiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.
33わたしがわたしの祭壇から断ち切らずに残すあなたの家の者は、あなたの目を衰えさせ 、あなたの心を悲しませる。あなたの家に生まれる者は皆、若盛りのうちに死ぬ。
33Sed Mi neniun ekstermos ĉe vi de antaŭ Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumiĝu kaj via animo turmentiĝu; ĉiu, kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo.
34あなたの二人の息子、ホフニとピネハスに臨むことが、あなたに対するしるしとなる。彼らは一日のうちに二人とも死ぬであろう。
34Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumiĝos sur viaj du filoj, sur Ĥofni kaj Pineĥas: en unu tago ili ambaŭ mortos.
35わたしは自分のために忠実な祭司を起こす。彼はわたしの心と思いにあるとおりに行う。わたしは彼のために確かな家を建て、彼はわたしが油注いだ者の前をいつまでも歩む。
35Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laŭ Mia koro kaj laŭ Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados ĉiam antaŭ Mia sanktoleito.
36あなたの家に残された者は皆、来て銀の一枚とパンの一塊のために彼にひれ伏し、「どうか、わたしがパンの一切れを食べられるように、わたしを祭司の職務の一つに就かせてください」と言うであろう。』」
36Kaj ĉiu, kiu restos el via domo, venos kaj kliniĝos antaŭ li ĝis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros: Mi petas, lasu min aliĝi al ia el la pastraĵoj, por ke mi povu manĝi pecon da pano.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.