יְשַׁעְיָהוּ 44
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ועתה שמע יעקב עבדי וישראל בחרתי בו׃
1Sed nun aŭskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.
2כה אמר יהוה עשך ויצרך מבטן יעזרך אל תירא עבדי יעקב וישרון בחרתי בו׃
2Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskiĝo: Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jeŝurun, kiun Mi elektis.
3כי אצק מים על צמא ונזלים על יבשה אצק רוחי על זרעך וברכתי על צאצאיך׃
3Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,
4וצמחו בבין חציר כערבים על יבלי מים׃
4por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.
5זה יאמר ליהוה אני וזה יקרא בשם יעקב וזה יכתב ידו ליהוה ובשם ישראל יכנה׃
5Unu diros: Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.
6כה אמר יהוה מלך ישראל וגאלו יהוה צבאות אני ראשון ואני אחרון ומבלעדי אין אלהים׃
6Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.
7ומי כמוני יקרא ויגידה ויערכה לי משומי עם עולם ואתיות ואשר תבאנה יגידו למו׃
7Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.
8אל תפחדו ואל תרהו הלא מאז השמעתיך והגדתי ואתם עדי היש אלוה מבלעדי ואין צור בל ידעתי׃
8Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.
9יצרי פסל כלם תהו וחמודיהם בל יועילו ועדיהם המה בל יראו ובל ידעו למען יבשו׃
9Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.
10מי יצר אל ופסל נסך לבלתי הועיל׃
10Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?
11הן כל חבריו יבשו וחרשים המה מאדם יתקבצו כלם יעמדו יפחדו יבשו יחד׃
11Ĉiuj partoprenintoj estos hontigataj, ĉar la majstroj estas ja el homoj; ili ĉiuj kolektiĝu kaj stariĝu, ili ektimos, kaj ĉiuj kune estos hontigataj.
12חרש ברזל מעצד ופעל בפחם ובמקבות יצרהו ויפעלהו בזרוע כחו גם רעב ואין כח לא שתה מים וייעף׃
12Unu tranĉas la feron per ĉizilo, laboras per karboj, formas ĝin per marteloj, kaj prilaboras ĝin per la forto de sia brako; li eĉ malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj laciĝas.
13חרש עצים נטה קו יתארהו בשרד יעשהו במקצעות ובמחוגה יתארהו ויעשהו כתבנית איש כתפארת אדם לשבת בית׃
13Alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo, de bela homo, por ke ĝi loĝu en la domo.
14לכרת לו ארזים ויקח תרזה ואלון ויאמץ לו בעצי יער נטע ארן וגשם יגדל׃
14Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.
15והיה לאדם לבער ויקח מהם ויחם אף ישיק ואפה לחם אף יפעל אל וישתחו עשהו פסל ויסגד למו׃
15Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin.
16חציו שרף במו אש על חציו בשר יאכל יצלה צלי וישבע אף יחם ויאמר האח חמותי ראיתי אור׃
16Parton el ĝi li forbruligas en fajro, super parto li manĝas viandon, rostas rostaĵon, kaj satiĝas; li ankaŭ varmigas sin, kaj diras: Ha, ha, fariĝis al mi varme, mi eksentis fajron!
17ושאריתו לאל עשה לפסלו יסגוד לו וישתחו ויתפלל אליו ויאמר הצילני כי אלי אתה׃
17Kaj ĝian restaĵon li faris dio, li faris el ĝi sian idolon; li adoras ĝin, adorkliniĝas kaj preĝas al ĝi, kaj diras: Savu min, ĉar vi estas mia dio.
18לא ידעו ולא יבינו כי טח מראות עיניהם מהשכיל לבתם׃
18Ili ne scias kaj ne komprenas, ĉar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.
19ולא ישיב אל לבו ולא דעת ולא תבונה לאמר חציו שרפתי במו אש ואף אפיתי על גחליו לחם אצלה בשר ואכל ויתרו לתועבה אעשה לבול עץ אסגוד׃
19Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri: Duonon de ĝi mi forbruligis en fajro, mi ankaŭ bakis sur ĝiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj manĝis; ĉu do el la restaĵo mi faros abomenindaĵon? ĉu ŝtipon da ligno mi adoros?
20רעה אפר לב הותל הטהו ולא יציל את נפשו ולא יאמר הלוא שקר בימיני׃
20Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras: Ĉu ne malveraĵon mi havas en mia dekstra mano?
21זכר אלה יעקב וישראל כי עבדי אתה יצרתיך עבד לי אתה ישראל לא תנשני׃
21Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
22מחיתי כעב פשעיך וכענן חטאותיך שובה אלי כי גאלתיך׃
22Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
23רנו שמים כי עשה יהוה הריעו תחתיות ארץ פצחו הרים רנה יער וכל עץ בו כי גאל יהוה יעקב ובישראל יתפאר׃
23Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.
24כה אמר יהוה גאלך ויצרך מבטן אנכי יהוה עשה כל נטה שמים לבדי רקע הארץ מי אתי׃
24Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;
25מפר אתות בדים וקסמים יהולל משיב חכמים אחור ודעתם ישכל׃
25kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;
26מקים דבר עבדו ועצת מלאכיו ישלים האמר לירושלם תושב ולערי יהודה תבנינה וחרבותיה אקומם׃
26kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;
27האמר לצולה חרבי ונהרתיך אוביש׃
27kiu diras al la maro: Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;
28האמר לכורש רעי וכל חפצי ישלם ולאמר לירושלם תבנה והיכל תוסד׃
28kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.