יְשַׁעְיָהוּ 18
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1הוי ארץ צלצל כנפים אשר מעבר לנהרי כוש׃
1Ve al la lando flanke ombrata, kiu troviĝas transe de la riveroj Etiopaj,
2השלח בים צירים ובכלי גמא על פני מים לכו מלאכים קלים אל גוי ממשך ומורט אל עם נורא מן הוא והלאה גוי קו קו ומבוסה אשר בזאו נהרים ארצו׃
2kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj ŝipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathaŭta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.
3כל ישבי תבל ושכני ארץ כנשא נס הרים תראו וכתקע שופר תשמעו׃
3Vi ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj aŭskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.
4כי כה אמר יהוה אלי אשקוטה ואביטה במכוני כחם צח עלי אור כעב טל בחם קציר׃
4Ĉar tiel diris al mi la Eternulo: Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia loĝejo, kiel serena varmego ĉe hela lumo, kiel rosa nubo ĉe varmego de rikolto.
5כי לפני קציר כתם פרח ובסר גמל יהיה נצה וכרת הזלזלים במזמרות ואת הנטישות הסיר התז׃
5Ĉar antaŭ la rikolto, kiam la florado finiĝis kaj la floro fariĝis matura bero, Li detranĉos la branĉojn per tranĉiloj kaj deprenos la vinberbranĉojn.
6יעזבו יחדו לעיט הרים ולבהמת הארץ וקץ עליו העיט וכל בהמת הארץ עליו תחרף׃
6Ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros.
7בעת ההיא יובל שי ליהוה צבאות עם ממשך ומורט ומעם נורא מן הוא והלאה גוי קו קו ומבוסה אשר בזאו נהרים ארצו אל מקום שם יהוה צבאות הר ציון׃
7En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathaŭta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.