הוֹשֵׁעַ 13
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1כדבר אפרים רתת נשא הוא בישראל ויאשם בבעל וימת׃
1Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis.
2ועתה יוספו לחטא ויעשו להם מסכה מכספם כתבונם עצבים מעשה חרשים כלה להם הם אמרים זבחי אדם עגלים ישקון׃
2Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn.
3לכן יהיו כענן בקר וכטל משכים הלך כמץ יסער מגרן וכעשן מארבה׃
3Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
4ואנכי יהוה אלהיך מארץ מצרים ואלהים זולתי לא תדע ומושיע אין בלתי׃
4Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
5אני ידעתיך במדבר בארץ תלאבות׃
5Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
6כמרעיתם וישבעו שבעו וירם לבם על כן שכחוני׃
6Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
7ואהי להם כמו שחל כנמר על דרך אשור׃
7Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo.
8אפגשם כדב שכול ואקרע סגור לבם ואכלם שם כלביא חית השדה תבקעם׃
8Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros.
9שחתך ישראל כי בי בעזרך׃
9Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi.
10אהי מלכך אפוא ויושיעך בכל עריך ושפטיך אשר אמרת תנה לי מלך ושרים׃
10Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn?
11אתן לך מלך באפי ואקח בעברתי׃
11Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
12צרור עון אפרים צפונה חטאתו׃
12Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.
13חבלי יולדה יבאו לו הוא בן לא חכם כי עת לא יעמד במשבר בנים׃
13Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj.
14מיד שאול אפדם ממות אגאלם אהי דבריך מות אהי קטבך שאול נחם יסתר מעיני׃
14El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.
15כי הוא בין אחים יפריא יבוא קדים רוח יהוה ממדבר עלה ויבוש מקורו ויחרב מעינו הוא ישסה אוצר כל כלי חמדה׃
15Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj.
16תאשם שמרון כי מרתה באלהיה בחרב יפלו עלליהם ירטשו והריותיו יבקעו׃
16Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.