עָמוֹס 3
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1שמעו את הדבר הזה אשר דבר יהוה עליכם בני ישראל על כל המשפחה אשר העליתי מארץ מצרים לאמר׃
1Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:
2רק אתכם ידעתי מכל משפחות האדמה על כן אפקד עליכם את כל עונתיכם׃
2nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj.
3הילכו שנים יחדו בלתי אם נועדו׃
3Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis?
4הישאג אריה ביער וטרף אין לו היתן כפיר קולו ממענתו בלתי אם לכד׃
4Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis?
5התפל צפור על פח הארץ ומוקש אין לה היעלה פח מן האדמה ולכוד לא ילכוד׃
5Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi?
6אם יתקע שופר בעיר ועם לא יחרדו אם תהיה רעה בעיר ויהוה לא עשה׃
6Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?
7כי לא יעשה אדני יהוה דבר כי אם גלה סודו אל עבדיו הנביאים׃
7La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.
8אריה שאג מי לא יירא אדני יהוה דבר מי לא ינבא׃
8Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?
9השמיעו על ארמנות באשדוד ועל ארמנות בארץ מצרים ואמרו האספו על הרי שמרון וראו מהומת רבות בתוכה ועשוקים בקרבה׃
9Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi.
10ולא ידעו עשות נכחה נאם יהוה האוצרים חמס ושד בארמנותיהם׃
10Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.
11לכן כה אמר אדני יהוה צר וסביב הארץ והורד ממך עזך ונבזו ארמנותיך׃
11Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.
12כה אמר יהוה כאשר יציל הרעה מפי הארי שתי כרעים או בדל אזן כן ינצלו בני ישראל הישבים בשמרון בפאת מטה ובדמשק ערש׃
12Tiele diras la Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo.
13שמעו והעידו בבית יעקב נאם אדני יהוה אלהי הצבאות׃
13Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.
14כי ביום פקדי פשעי ישראל עליו ופקדתי על מזבחות בית אל ונגדעו קרנות המזבח ונפלו לארץ׃
14Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.
15והכיתי בית החרף על בית הקיץ ואבדו בתי השן וספו בתים רבים נאם יהוה׃
15Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.