Neĥemja 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn en la pordegoj),
1ויהי כאשר נשמע לסנבלט וטוביה ולגשם הערבי וליתר איבינו כי בניתי את החומה ולא נותר בה פרץ גם עד העת ההיא דלתות לא העמדתי בשערים׃
2tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al mi: Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
2וישלח סנבלט וגשם אלי לאמר לכה ונועדה יחדו בכפירים בבקעת אונו והמה חשבים לעשות לי רעה׃
3Sed mi sendis al ili senditojn, por diri: Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi?
3ואשלחה עליהם מלאכים לאמר מלאכה גדולה אני עשה ולא אוכל לרדת למה תשבת המלאכה כאשר ארפה וירדתי אליכם׃
4Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.
4וישלחו אלי כדבר הזה ארבע פעמים ואשיב אותם כדבר הזה׃
5Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.
5וישלח אלי סנבלט כדבר הזה פעם חמישית את נערו ואגרת פתוחה בידו׃
6En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo.
6כתוב בה בגוים נשמע וגשמו אמר אתה והיהודים חשבים למרוד על כן אתה בונה החומה ואתה הוה להם למלך כדברים האלה׃
7Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante: Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu.
7וגם נביאים העמדת לקרא עליך בירושלם לאמר מלך ביהודה ועתה ישמע למלך כדברים האלה ועתה לכה ונועצה יחדו׃
8Sed mi sendis al li, por diri: Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.
8ואשלחה אליו לאמר לא נהיה כדברים האלה אשר אתה אומר כי מלבך אתה בודאם׃
9Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante: Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj.
9כי כלם מיראים אותנו לאמר ירפו ידיהם מן המלאכה ולא תעשה ועתה חזק את ידי׃
10Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris: Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.
10ואני באתי בית שמעיה בן דליה בן מהיטבאל והוא עצור ויאמר נועד אל בית האלהים אל תוך ההיכל ונסגרה דלתות ההיכל כי באים להרגך ולילה באים להרגך׃
11Sed mi diris: Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.
11ואמרה האיש כמוני יברח ומי כמוני אשר יבוא אל ההיכל וחי לא אבוא׃
12Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis.
12ואכירה והנה לא אלהים שלחו כי הנבואה דבר עלי וטוביה וסנבלט שכרו׃
13Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.
13למען שכור הוא למען אירא ואעשה כן וחטאתי והיה להם לשם רע למען יחרפוני׃
14Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
14זכרה אלהי לטוביה ולסנבלט כמעשיו אלה וגם לנועדיה הנביאה וליתר הנביאים אשר היו מיראים אותי׃
15La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj.
15ותשלם החומה בעשרים וחמשה לאלול לחמשים ושנים יום׃
16Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.
16ויהי כאשר שמעו כל אויבינו ויראו כל הגוים אשר סביבתינו ויפלו מאד בעיניהם וידעו כי מאת אלהינו נעשתה המלאכה הזאת׃
17Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
17גם בימים ההם מרבים חרי יהודה אגרתיהם הולכות על טוביה ואשר לטוביה באות אליהם׃
18ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja.
18כי רבים ביהודה בעלי שבועה לו כי חתן הוא לשכניה בן ארח ויהוחנן בנו לקח את בת משלם בן ברכיה׃
19Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.
19גם טובתיו היו אמרים לפני ודברי היו מוציאים לו אגרות שלח טוביה ליראני׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.