Malaĥi 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
1「見よ、私は私の使者を遣わす。彼は私の前に道を備える。あなたがたが求めている主が、突然その神殿に来られる。見よ、あなたがたが望んでいる契約の使者が来る」と万軍の主は言われる。
2Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.
2「しかし、だれがその方の来られる日に耐えられるだろうか。その方が現れる時、だれが立っていられるだろうか。その方は精錬する者の火のようであり、布を洗う者の灰汁のようだからだ。
3Li sidiĝos, por refandi kaj purigi arĝenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj arĝenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.
3その方は銀を精錬し、清める者として座り、レビの子らを清め、金や銀のように精錬する。彼らは義にかなうささげ物を主にささげる。
4Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antaŭaj.
4その時、ユダとエルサレムのささげ物は、昔の日々、遠い昔の年月のように、主に喜ばれる。
5Kaj Mi venos al vi, por juĝi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraŭ la sorĉistoj kaj adultuloj, kontraŭ tiuj, kiuj ĵuras mensoge, kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.
5私は裁きのためにあなたがたに近づく。私は、魔術を行う者、姦淫する者、偽って誓う者、雇い人の賃金を奪う者、やもめとみなしごを虐げる者、寄留者から公正を奪う者、私を畏れない者に対して、すみやかに証言する」と万軍の主は言われる。
6Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.
6「主である私は変わらない。それゆえ、ヤコブの子らよ、あなたがたは滅ぼし尽くされない。
7De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj leĝoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras: En kio ni devas reveni?
7あなたがたは父祖の時代から、私の定めに背き、それを守らなかった。私に立ち返れ。そうすれば、私もあなたがたに立ち返る」と万軍の主は言われる。「しかし、あなたがたは言う。『どのようにして立ち返ればよいのですか。』
8Ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraŭ Vi? En la dekonaĵo kaj la oferdonoj.
8人が神から奪うことがあるだろうか。しかし、あなたがたは私から奪っている。それでも言う。『われわれはどのようにあなたから奪ったのですか。』十分の一とささげ物によってである。
9Sub la malbeno vi ruiniĝas, sed kontraŭ Mi vi ruzas, la tuta popolo.
9あなたがたは、のろいの下にある。この民全体が私から奪っているからだ。
10Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan.
10十分の一をすべて倉に携えて来て、私の家に食物があるようにせよ。このことで、今、私を試してみよ」と万軍の主は言われる。「私があなたがたのために天の窓を開き、受けきれないほどの祝福を注ぐかどうか、確かめよ。
11Tiam Mi faros por vi malpermeson al la manĝeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.
11私はあなたがたのために食い荒らすものを責める。それはあなたがたの土地の実りを滅ぼさない。畑のぶどうの木も、実る前にその実を落とさない」と万軍の主は言われる。
12Kaj ĉiuj nacioj nomos vin feliĉaj, ĉar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.
12「すべての国々は、あなたがたを幸いな者と呼ぶ。あなたがたは喜ばしい地となるからだ」と万軍の主は言われる。
13Arogantaj estas kontraŭ Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras: Kion ni parolas kontraŭ Vi?
13「あなたがたは私に逆らって、厳しい言葉を語った」と主は言われる。「それでも、あなたがたは言う。『われわれはあなたに逆らって何を語ったのですか。』
14Vi parolas: Vane ni servas al Dio: kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas senĝoje antaŭ la Eternulo Cebaot?
14あなたがたは言った。『神に仕えることはむなしい。神の命令を守り、万軍の主の前で嘆きながら歩んでも、何の益があるだろうか。
15Tial ni diras, ke la malbonuloj estas feliĉaj, kaj la malpiuloj estas bone aranĝitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.
15今、われわれは高ぶる者を幸いだと言う。悪を行う者たちは栄え、神を試みても逃れている。』」
16Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke: La Eternulo atentas kaj aŭdas, kaj memorlibro estas skribata antaŭ Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon.
16その時、主を畏れる者たちは互いに語り合った。主は耳を傾けて聞かれ、主を畏れ、その御名を尊ぶ者たちのために、御前で記念の書が記された。
17Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi aranĝos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.
17「私が定める日に、彼らは私のもの、私の宝となる」と万軍の主は言われる。「人が自分に仕える息子をあわれんで守るように、私は彼らを守る。
18Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.
18その時、あなたがたは再び、義人と悪者との違い、神に仕える者と仕えない者との違いを見分ける。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.