Daniel
Chapter 3
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela.
1ネブカドネザル王は金の像を造った。その高さは六十キュビト、幅は六キュビトであった。彼はそれをバビロン州のドラの平野に立てた。
2Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
2それからネブカドネザル王は、王が立てた像の奉献式に来させるため、地方総督、長官、総督、裁判官、財務官、顧問官、行政官、そして州のすべての支配者を召集するよう使いを送った。
3Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.
3そこで地方総督、長官、総督、裁判官、財務官、顧問官、行政官、そして州のすべての支配者が、ネブカドネザル王の立てた像の奉献式に集まり、その像の前に立った。
4Kaj heroldo laŭte proklamis: Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:
4その時、伝令が大声で叫んだ。「諸民族、諸国民、諸言語の者たちよ、あなたがたに命じる。
5kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
5角笛、笛、ツィター、竪琴、ハープ、管楽器、そしてあらゆる楽器の音を聞いた時、ひれ伏して、ネブカドネザル王が立てた金の像を拝め。
6Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon.
6ひれ伏して拝まない者はだれでも、直ちに燃え盛る火の炉の中に投げ込まれる。」
7Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
7そこでその時、すべての民が角笛、笛、ツィター、竪琴、ハープ、管楽器、そしてあらゆる楽器の音を聞くと、諸民族、諸国民、諸言語の者たちは皆ひれ伏し、ネブカドネザル王が立てた金の像を拝んだ。
8En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn.
8その時、あるカルデア人たちが進み出て、ユダヤ人たちを訴えた。
9Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne!
9彼らはネブカドネザル王に言った。「王よ、永遠に生きられますように。
10Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo;
10王よ、あなたは、角笛、笛、ツィター、竪琴、ハープ、管楽器、そしてあらゆる楽器の音を聞く者は皆、ひれ伏して金の像を拝まなければならない、
11kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon.
11ひれ伏して拝まない者は、燃え盛る火の炉の中に投げ込まれる、と命令を出されました。
12Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis.
12ところが、あなたがバビロン州の行政に任命されたユダヤ人、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴがいます。王よ、この者たちはあなたを重んじず、あなたの神々に仕えず、あなたが立てた金の像を拝んでいません。」
13Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo.
13そこでネブカドネザルは怒りに燃え、激しく憤って、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴを連れて来るよう命じた。すると、この三人は王の前に連れて来られた。
14Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis?
14ネブカドネザルは彼らに言った。「シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴよ、あなたがたが私の神々に仕えず、私が立てた金の像を拝まないというのは本当か。
15De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
15今、角笛、笛、ツィター、竪琴、ハープ、管楽器、そしてあらゆる楽器の音を聞いた時、ひれ伏して私が造った像を拝むなら、それでよい。しかし拝まないなら、直ちに燃え盛る火の炉の中に投げ込まれる。私の手からあなたがたを救い出せる神がいるのか。」
16Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.
16シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴは王に答えた。「ネブカドネザルよ、このことについて、私たちは弁明する必要はありません。
17Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo.
17たとえ私たちが炉に投げ込まれても、私たちの仕える神は、燃え盛る火の炉から私たちを救い出すことがおできになります。王よ、神はあなたの手からも私たちを救い出してくださいます。
18Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos.
18たとえそうでなくても、王よ、知っておいてください。私たちはあなたの神々には仕えず、あなたが立てた金の像も拝みません。」
19Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.
19するとネブカドネザルは憤りに満ち、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴに対する顔つきが変わった。そして炉をいつもより七倍熱くするよう命じた。
20Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon.
20また軍隊の中の力の強い者たちに、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴを縛り、燃え盛る火の炉の中に投げ込むよう命じた。
21Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon.
21そこでこの三人は、下衣、上着、外套、そのほかの衣服を着たまま縛られ、燃え盛る火の炉の中に投げ込まれた。
22Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.
22王の命令が厳しく、炉が非常に熱かったので、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴを引き立てて行った者たちは、火炎に焼き殺された。
23Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.
23シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴの三人は、縛られたまま燃え盛る火の炉の中に落ちた。
24Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo.
24その時、ネブカドネザル王は驚いて急いで立ち上がり、顧問官たちに言った。「われわれは三人を縛って火の中に投げ込んだのではなかったか。」 彼らは王に答えた。「王よ、そのとおりです。」
25Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj.
25王は言った。「見よ、四人の者が縄を解かれ、火の中を歩いている。しかも何の害も受けていない。第四の者の姿は神々の子のようだ。」
26Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.
26それからネブカドネザルは燃え盛る火の炉の口に近づき、言った。「いと高き神のしもべ、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴよ、出て来て、ここへ来なさい。」 するとシャデラク、メシャク、アベデ・ネゴは火の中から出て来た。
27Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili.
27地方総督、長官、総督、王の顧問官たちが集まり、この三人を見た。火は彼らの体に何の力も及ぼしていなかった。頭の毛一本も焦げず、衣服も損なわれず、火のにおいさえ付いていなかった。
28Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.
28ネブカドネザルは言った。「シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴの神はほめたたえられるように。神は御使いを遣わして、ご自分に信頼したしもべたちを救い出された。彼らは王の命令に背き、自分たちの神のほかには、どの神にも仕えず、拝まないために、その身を差し出した。
29Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.
29それゆえ私は命令を出す。どの民族、国民、言語の者であっても、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴの神を冒瀆する者は、手足を切り刻まれ、その家は汚物の山にされる。このように救い出すことのできる神は、ほかにいないからだ。」
30Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.
30それから王は、シャデラク、メシャク、アベデ・ネゴをバビロン州でさらに高い地位に上げた。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.