2 Reĝoj
Chapter 3
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Jehoram, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-oka jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis dek du jarojn.
1ユダの王ヨシャファテの第十八年に、アハブの息子エホラムがサマリアでイスラエルの王となり、十二年間治めた。
2Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.
2彼は主の目に悪とされることを行ったが、彼の父や彼の母のようではなかった。彼は父が造ったバアルの柱を取り除いたからである。
3Tamen li restis aliĝinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
3それでも彼は、イスラエルに罪を犯させたネバテの子ヤロブアムの罪に固執し、そこから離れなかった。
4Meŝa, reĝo de Moab, estis paŝtisto, kaj li sendadis al la reĝo de Izrael po cent mil ŝafidoj kaj cent mil virŝafoj kun ilia lano.
4さて、モアブの王メシャは羊を飼う者であった。彼はイスラエルの王に、十万匹の子羊と十万頭の雄羊の羊毛を納めていた。
5Sed kiam Aĥab mortis, la reĝo de Moab defalis de la reĝo de Izrael.
5しかしアハブが死ぬと、モアブの王はイスラエルの王に背いた。
6Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.
6その時、エホラム王はサマリアから出て行き、全イスラエルを召集した。
7Kaj li iris kaj sendis al Jehoŝafat, reĝo de Judujo, por diri: La reĝo de Moab defalis de mi; ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Moabon? Tiu diris: Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj.
7彼は行ってユダの王ヨシャファテのところに人を遣わして言った。「モアブの王がわたしに背いた。あなたはわたしと一緒にモアブへ戦いに行くか。」 ヨシャファテは答えた。「行こう。わたしとあなた、わたしの民とあなたの民、わたしの馬とあなたの馬は一つだ。」
8Kaj li diris: Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris: La vojon de la Edoma dezerto.
8彼は言った。「どの道を上って行こうか。」 彼は答えた。「エドムの荒野の道である。」
9Tiam ekiris la reĝo de Izrael kaj la reĝo de Judujo kaj la reĝo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.
9こうしてイスラエルの王、ユダの王、そしてエドムの王は出発した。彼らは七日間の道のりを回り道して行った。その軍勢のためにも、彼らに従う家畜のためにも水がなかった。
10Kaj la reĝo de Izrael diris: Ho ve! la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
10イスラエルの王は言った。「ああ、主はこの三人の王を呼び集めて、彼らをモアブの手に引き渡されるのか。」
11Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la reĝo de Izrael, kaj diris: Estas ĉi tie Eliŝa, filo de Ŝafat, kiu verŝadis akvon sur la manojn de Elija.
11しかしヨシャファテは言った。「ここには、われわれが彼を通して主に伺いを立てることができるような主の預言者がいないのか。」 イスラエルの王のしもべの一人が答えた。「ここには、エリヤの手に水を注いだ、シャファテの息子エリシャがいます。」
12Kaj Jehoŝafat diris: Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la reĝo de Izrael kaj Jehoŝafat kaj la reĝo de Edom.
12ヨシャファテは「主の言葉は彼とともにある」と言った。そこでイスラエルの王とヨシャファテ、およびエドムの王は彼のところへ下って行った。
13Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izrael: Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li: Ne, ĉar la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
13エリシャはイスラエルの王に言った。「わたしがあなたと何のかかわりがあるのか。あなたの父の預言者たちと、あなたの母の預言者たちのところへ行きなさい。」 イスラエルの王は彼に言った。「いや、主はこの三人の王を呼び集めて、彼らをモアブの手に引き渡されるからだ。」
14Tiam Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehoŝafaton, reĝon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.
14エリシャは言った。「わたしが仕える万軍の主は生きておられる。もしユダの王ヨシャファテへの敬意がなければ、わたしはあなたを顧みることも、目を向けることもなかった。
15Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.
15しかし今、楽人をわたしのところに連れて来なさい。」 楽人が奏でたとき、主の御手が彼の上に臨んだ。
16Kaj li diris: Tiele diras la Eternulo: Faru en ĉi tiu valo multajn fosojn.
16彼は言った。「主はこう言われる。『この谷に溝をいくつも掘れ。』
17Ĉar tiele diras la Eternulo: Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen ĉi tiu valo pleniĝos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaŭ viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.
17主はこう言われる。『風も見ず、雨も見ないのに、この谷は水で満たされる。あなたがたも、家畜も、荷を負う動物も飲むことができる。
18Sed ĉi tio ne sufiĉos al la Eternulo; Li transdonos ankaŭ Moabon en viajn manojn.
18これは主にとって小さなことだ。主はモアブ人をもあなたがたの手に渡される。
19Kaj vi venkobatos ĉiujn urbojn fortikigitajn kaj ĉiujn urbojn distingindajn, kaj ĉiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj ĉiujn fontojn de akvo vi ŝtopos, kaj ĉiujn bonajn kampojn vi malbonigos per ŝtonoj.
19あなたがたはすべての防備の町と良い町を打ち、良い木を切り倒し、泉をふさぎ、肥沃な土地を石で荒らす。』」
20Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero pleniĝis de akvo.
20翌朝、ささげ物を献げるころ、エドムの方から水が流れて来て、その地は水で満たされた。
21Ĉiuj Moabidoj aŭdis, ke la reĝoj venis, por militi kontraŭ ili, kaj ili kunvokis ĉiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli aĝajn, kaj stariĝis ĉe la limo.
21さて、すべてのモアブ人は王たちが自分たちと戦うために上って来たことを聞き、武具を身に着けられる者を若い者から年長者まで皆集め、国境に立った。
22Kiam ili leviĝis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime ŝajnis, ke la akvo estas ruĝa kiel sango.
22彼らが朝早く起きると、太陽が水の上に輝いており、モアブ人は向かいにある水が血のように赤いのに気づいた。
23Kaj ili diris: Tio estas sango! la reĝoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.
23彼らは言った。「これは血だ。王たちは確かに滅ぼされ、互いに打ち合ったのだ。それなら今、モアブよ、略奪だ!」
24Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj leviĝis kaj frapis la Moabidojn, kaj ĉi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
24彼らがイスラエルの陣営に来ると、イスラエル人は立ち上がってモアブ人を打ったので、彼らは彼らの前から逃げた。彼らはさらに進んでモアブ人を打ちながらその地に入った。
25Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur ĉiun bonan kampon ĉiu ĵetis ŝtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj ĉiujn fontojn de akvo ili ŝtopis, kaj ĉiun bonan arbon ili faligis, ĝis restis nur ŝtonoj en Kir-Ĥareset. Kaj ĉirkaŭis ĝin la ŝtonĵetistoj kaj ĝisfine frapis ĝin.
25彼らは町々を破壊し、肥沃な畑には一人一つずつ石を投げ込んで覆い尽くした。また、すべての泉をふさぎ、良い木を切り倒した。キル・ハレセテには石造りの町だけが残ったが、石投げの兵たちが取り囲んで攻めた。
26Kiam la reĝo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la reĝo de Edom; sed ili ne povis.
26モアブの王は戦いが自分にとって激しすぎるのを見ると、エドムの王のところへ突破するために、剣を抜く七百人の男たちを自分とともに引き連れたが、彼らはできなかった。
27Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis reĝonta anstataŭ li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.
27それから彼は自分の代わりに王となるはずであった長男を取り、城壁の上で彼を全焼のささげ物としてささげた。イスラエルに対して激しい怒りが起こり、彼らは彼から離れ去り、自分たちの地へ帰った。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.