雅歌 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我夜间躺卧在床上, 寻找我心所爱的; 我寻找他,却寻不见。
1Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
2我说:我要起来,游行城中, 在街市上,在宽阔处, 寻找我心所爱的。 我寻找他,却寻不见。
2Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
3城中巡逻看守的人遇见我; 我问他们 :你们看见我心所爱的没有?
3La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
4我刚离开他们就遇见我心所爱的。 我拉住他,不容他走, 领他入我母家, 到怀我者的内室。
4Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
5耶路撒冷 的众女子啊, 我指着羚羊或田野的母鹿嘱咐你们: 不要惊动、不要叫醒我所亲爱的, 等他自己情愿。
5Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
6那从旷野上来、形状如烟柱、 以没药和乳香并商人各样香粉薰的是谁呢?
6Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?
7看哪,是 所罗门 的轿; 四围有六十个勇士, 都是 以色列 中的勇士;
7Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin El la fortuloj de Izrael,
8手都持刀,善于争战, 腰间佩刀,防备夜间有惊慌。
8Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.
9所罗门 王用 黎巴嫩 木 为自己制造一乘华轿。
9Edziĝan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la reĝo Salomono.
10轿柱是用银做的, 轿底是用金做的; 坐垫是紫色的, 其中所铺的乃 耶路撒冷 众女子的爱情。
10Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento, La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
11锡安 的众女子啊, 你们出去观看 所罗门 王! 头戴冠冕,就是在他婚筵的日子、 心中喜乐的时候,他母亲给他戴上的。
11Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.