约拿书 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1这事 约拿 大大不悦,且甚发怒,
1Tio tre forte ĉagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.
2就祷告耶和华说:「耶和华啊,我在本国的时候岂不是这样说吗?我知道你是有恩典、有怜悯的 神,不轻易发怒,有丰盛的慈爱,并且后悔不降所说的灾,所以我急速逃往 他施 去。
2Kaj li ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraŭ en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarŝiŝon, ĉar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedaŭras malbonon.
3耶和华啊,现在求你取我的命吧!因为我死了比活着还好。」
3Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; ĉar pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4耶和华说:「你这样发怒合乎理吗?」
4La Eternulo diris: ĉu vi havas grandan ĉagrenon?
5于是 约拿 出城,坐在城的东边,在那里为自己搭了一座棚,坐在棚的荫下,要看看那城究竟如何。
5Jona eliris el la urbo, sidiĝis oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo.
6耶和华 神安排一棵蓖麻,使其发生高过 约拿 ,影儿遮盖他的头,救他脱离苦楚; 约拿 因这棵蓖麻大大喜乐。
6Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero.
7次日黎明, 神却安排一条虫子咬这蓖麻,以致枯槁。
7Sed kiam leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis.
8日头出来的时候, 神安排炎热的东风,日头曝晒 约拿 的头,使他发昏,他就为自己求死,说:「我死了比活着还好!」
8Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por si morton; li diris: Pli bone por mi estas morti, ol vivi.
9神对 约拿 说:「你因这棵蓖麻发怒合乎理吗?」他说:「我发怒以至于死,都合乎理!」
9Tiam Dio diris al Jona: ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li respondis: Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto.
10耶和华说:「这蓖麻不是你栽种的,也不是你培养的;一夜发生,一夜干死,你尚且爱惜;
10La Eternulo tiam diris: Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;
11何况这 尼尼微 大城,其中不能分辨左手右手的有十二万多人,并有许多牲畜,我岂能不爱惜呢?」
11kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.