约拿书 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的话二次临到 约拿 说:
1Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
2「你起来!往 尼尼微 大城去,向其中的居民宣告我所吩咐你的话。」
2Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi.
3约拿 便照耶和华的话起来,往 尼尼微 去。这 尼尼微 是极大的城,有三日的路程。
3Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
4约拿 进城走了一日,宣告说:「再等四十日, 尼尼微 必倾覆了!」
4Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos.
5尼尼微 人信服 神,便宣告禁食,从最大的到至小的都穿麻衣。
5La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili.
6这信息传到 尼尼微 王的耳中,他就下了宝座,脱下朝服,披上麻布,坐在灰中。
6Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
7他又使人遍告 尼尼微 通城,说:「王和大臣有令,人不可尝什么,牲畜、牛羊不可吃草,也不可喝水。
7Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon;
8人与牲畜都当披上麻布;人要切切求告 神。各人回头离开所行的恶道,丢弃手中的强暴。
8kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:
9或者 神转意后悔,不发烈怒,使我们不致灭亡,也未可知。」
9eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
10于是 神察看他们的行为,见他们离开恶道,他就后悔,不把所说的灾祸降与他们了。
10Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.