但以理书
Chapter 9

但以理书

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1米底亚 族 亚哈随鲁 的儿子 大流士 立为 迦勒底 国的王元年,
1En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj,
2就是他在位第一年,我— 但以理 从书上得知耶和华的话临到先知 耶利米 ,论 耶路撒冷 荒凉的年数,七十年为满。
2en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.
3我便禁食,披麻蒙灰,定意向主 神祈祷恳求。
3Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.
4我向耶和华—我的 神祈祷、认罪,说:「主啊,大而可畏的 神,向爱主、守主诫命的人守约施慈爱。
4Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
5我们犯罪作孽,行恶叛逆,偏离你的诫命典章,
5Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
6没有听从你仆人众先知奉你名向我们君王、首领、列祖,和国中一切百姓所说的话。
6ni ne aŭskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
7主啊,你是公义的,我们是脸上蒙羞的;因我们 犹大 人和 耶路撒冷 的居民,并 以色列 众人,或在近处,或在远处,被你赶到各国的人,都得罪了你,正如今日一样。
7Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
8主啊,我们和我们的君王、首领、列祖因得罪了你,就都脸上蒙羞。
8Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi.
9主—我们的 神是怜悯饶恕人的,我们却违背了他,
9Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
10也没有听从耶和华—我们 神的话,没有遵行他借仆人众先知向我们所陈明的律法。
10kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
11以色列 众人都犯了你的律法,偏行,不听从你的话;因此,在你仆人 摩西 律法上所写的咒诅和誓言都倾在我们身上,因我们得罪了 神。
11La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li.
12他使大灾祸临到我们,成就了警戒我们和审判我们官长的话;原来在普天之下未曾行过像在 耶路撒冷 所行的。
12Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem.
13这一切灾祸临到我们身上是照 摩西 律法上所写的,我们却没有求耶和华—我们 神的恩典,使我们回头离开罪孽,明白你的真理。
13Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.
14所以耶和华留意使这灾祸临到我们身上,因为耶和华—我们的 神在他所行的事上都是公义;我们并没有听从他的话。
14Kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis Lian voĉon.
15主—我们的 神啊,你曾用大能的手领你的子民出 埃及 地,使自己得了名,正如今日一样。我们犯了罪,作了恶。
15Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.
16主啊,求你按你的大仁大义,使你的怒气和忿怒转离你的城 耶路撒冷 ,就是你的圣山。 耶路撒冷 和你的子民,因我们的罪恶和我们列祖的罪孽被四围的人羞辱。
16Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj.
17我们的 神啊,现在求你垂听仆人的祈祷恳求,为自己使脸光照你荒凉的圣所。
17Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
18我的 神啊,求你侧耳而听,睁眼而看, 眷顾 我们荒凉 之地 和称为你名下的城。我们在你面前恳求,原不是因自己的义,乃因你的大怜悯。
18Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.
19求主垂听,求主赦免,求主应允而行,为你自己不要迟延。我的 神啊,因这城和这民都是称为你名下的。」
19Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
20我说话,祷告,承认我的罪和本国之民 以色列 的罪,为我 神的圣山,在耶和华—我 神面前恳求。
20Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
21我正祷告的时候,先前在异象中所见的那位 加百列 ,奉命迅速飞来,约在献晚祭的时候,按手在我身上。
21dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero;
22他指教我说:「 但以理 啊,现在我出来要使你有智慧,有聪明。
22kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
23你初恳求的时候,就发出命令,我来告诉你,因你大蒙眷爱;所以你要思想明白这 以下的 事和异象。
23Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
24「为你本国之民和你圣城,已经定了七十个七。要止住罪过,除净罪恶,赎尽罪孽,引进永义,封住异象和预言,并膏至圣者。
24Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo.
25你当知道,当明白,从出令重新建造 耶路撒冷 ,直到有受膏君的时候,必有七个七和六十二个七。正在艰难的时候, 耶路撒冷 城连街带濠都必重新建造。
25Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
26过了六十二个七,那受膏者必被剪除,一无所有;必有一王的民来毁灭这城和圣所,至终必如洪水冲没。必有争战,一直到底,荒凉的事已经定了。
26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
27一七之内,他必与许多人坚定盟约;一七之半,他必使祭祀与供献止息。那行毁坏可憎的如飞而来,并且有 忿怒 倾在那行毁坏的身上,直到所定的结局。」
27En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.