但以理书
Chapter 8

但以理书

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1伯沙撒 王在位第三年,有异象现与我— 但以理 ,是在先前所见的异象之后。
1En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
2我见了异象的时候,我 以为 在 以拦 省 书珊 城中;我见异象又如在 乌莱河 边。
2Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
3我举目观看,见有双角的公绵羊站在河边,两角都高。这角高过那角,更高的是后长的。
3Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
4我见那公绵羊往西、往北、往南抵触。兽在它面前都站立不住,也没有能救护脱离它手的;但它任意而行,自高自大。
4Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda.
5我正思想的时候,见有一只公山羊从西而来,遍行全地, 脚 不沾尘。这山羊两眼当中有一非常的角。
5Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
6它往我所看见、站在河边有双角的公绵羊那里去,大发忿怒,向它直闯。
6Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto;
7我见公山羊就近公绵羊,向它发烈怒,抵触它,折断它的两角。绵羊在它面前站立不住;它将绵羊触倒在地,用脚践踏,没有能救绵羊脱离它手的。
7kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto.
8这山羊极其自高自大,正强盛的时候,那大角折断了,又在角根上向天的四方长出四个非常的角来。
8Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
9四角之中有一角长出一个小角,向南、向东、向荣美之 地 ,渐渐成为强大。
9El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
10它渐渐强大,高及天象,将些天象和星宿抛落在地,用脚践踏。
10Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
11并且它自高自大,以为高及天象之君;除掉常献给君的 燔祭 ,毁坏君的圣所。
11Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
12因罪过的缘故,有军旅和常献的 燔祭 交付它。它将真理抛在地上, 任意 而行,无不顺利。
12Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
13我听见有一位圣者说话,又有一位圣者问那说话的圣者说:「这 除掉 常献的 燔祭 和施行毁坏的罪过,将圣所与军旅践踏的异象,要到几时才 应验 呢?」
13Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
14他对我说:「到二千三百日,圣所就必洁净。」
14Kaj li diris al mi: Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
15我— 但以理 见了这异象,愿意明白其中的意思。忽有一位形状像人的站在我面前。
15Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
16我又听见 乌莱河 两岸 中有人声呼叫说:「 加百列 啊,要使此人明白这异象。」
16Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion.
17他便来到我所站的地方。他一来,我就惊慌俯伏在地;他对我说:「人子啊,你要明白,因为这是关乎末后的异象。」
17Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
18他与我说话的时候,我面伏在地沉睡;他就摸我,扶我站起来,
18Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.
19说:「我要指示你恼怒临完必有的事,因为这是关乎末后的定期。
19Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon.
20你所看见双角的公绵羊,就是 米底亚 和 波斯 王。
20La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo;
21那公山羊就是 希腊 王;两眼当中的大角就是头一王。
21kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo;
22至于那折断了的角,在其根上又长出四角,这四角就是四国,必从这国里兴起来,只是权势都不及他。
22ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe.
23这四国末时,犯法的人罪恶满盈,必有一王兴起,面貌凶恶,能用双关的诈语。
23En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo.
24他的权柄必大,却不是因自己的能力;他必行非常的毁灭,事情顺利, 任意 而行;又必毁灭有能力的和圣民。
24Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
25他用权术成就手中的诡计,心里自高自大,在人坦然无备的时候,毁灭多人;又要站起来攻击万君之君,至终却非因人手而灭亡。
25Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
26所说二千三百日的异象是真的,但你要将这异象封住,因为关乎 后来 许多的日子。」
26La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman.
27于是我— 但以理 昏迷不醒,病了数日,然后起来办理王的事务。我因这异象惊奇,却无人能明白其中的意思。
27Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.