彼得后书 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亲爱的 弟兄 啊,我现在写给你们的是第二封信。这两封都是提醒你们,激发你们诚实的心,
1Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;
2叫你们记念圣先知预先所说的话和主救主的命令,就是使徒所传给你们的。
2por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;
3第一要紧的,该知道在末世必有好讥诮的人随从自己的私欲出来讥诮说:
3unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj,
4「主要降临的应许在哪里呢?因为从列祖睡了以来,万物与起初创造的时候仍是一样。」
4kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo.
5他们故意忘记,从太古,凭 神的命有了天,并从水而出、借水而成的地。
5Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio;
6故此,当时的世界被水淹没就消灭了。
6per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;
7但现在的天地还是凭着那命存留,直留到不敬虔之人受审判遭沉沦的日子,用火焚烧。
7sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.
8亲爱的 弟兄 啊,有一件事你们不可忘记,就是主看一日如千年,千年如一日。
8Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.
9主所应许的 尚未成就 ,有人以为他是耽延,其实不是耽延,乃是宽容你们,不愿有一人沉沦,乃愿人人都悔改。
9La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.
10但主的日子要像贼来到一样。那日,天必大有响声废去,有形质的都要被烈火销化,地和其上的物都要烧尽了。
10Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos.
11这一切既然都要如此销化,你们为人该当怎样圣洁,怎样敬虔,
11Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,
12切切仰望 神的日子来到。在那日,天被火烧就销化了,有形质的都要被烈火熔化。
12atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos?
13但我们照他的应许,盼望新天新地,有义居在其中。
13Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.
14亲爱的 弟兄 啊,你们既盼望这些事,就当殷勤,使自己没有玷污,无可指摘,安然见主;
14Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li.
15并且要以我主长久忍耐为得救的因由,就如我们所亲爱的兄弟 保罗 ,照着所赐给他的智慧写了信给你们。
15Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi,
16他一切的信上也都是讲论这事。信中有些难明白的,那无学问、不坚固的人强解,如强解别的经书一样,就自取沉沦。
16kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo.
17亲爱的 弟兄 啊,你们既然预先知道这事,就当防备,恐怕被恶人的错谬诱惑,就从自己坚固的地步上坠落。
17Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.
18你们却要在我们主—救主耶稣基督的恩典和知识上有长进。愿荣耀归给他,从今直到永远。阿们!
18Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.