Захарії
Chapter 6

Захарії

Kulish and Puluj Bible (…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Захарії 6

Kulish and Puluj Bible (1905)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Знов підвів я очі мої і дивлюсь, аж се — чотирі колесницї виходять із провалу між двома горами; гори ж були мідяні.
1Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.
2У первій колесницї були конї червоні, у другій вороні,
2La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn,
3У трейтій колесницї конї білі, а в четвертій конї теркаті, дужі.
3la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn.
4Я озвався й спитав ув ангела, що розмовляв ізо мною, й сказав: Проти чого воно, добродїю?
4Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro?
5І відповів ангел і сказав мені: Се чотирі вітри небесні виходять стояти перед Владикою всієї землі.
5La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero.
6Отті вороні конї йдуть у землї на північ, а білі йдуть позад них; теркаті ж ійдуть у землї полуденні.
6La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda.
7А дужі вийшли й намагались ійти, щоб перебігти землю; і повелїв він: Ійдїть, пробігайте землю! І пробігли землю.
7La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron.
8Тодї покликав мене й так промовив до мене: Дивись! ті, що вирушили в півночні землї, заспокоїли гнів духа мого на землї півночній.
8Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.
9І надійшло слово Господнє до мене:
9Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
10Возьми з дарів у тих, що прибули з неволї, у Хелдая, Товії й Едая, та й іди того ж дня в господу Иосії Софонїенка, що прийшов із Вавилону;
10Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;
11Там возьми срібла й золота та й пороби вінцї й вложи на голову Ісусові Йоседекенкові, первосьвященникові,
11prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak,
12І скажи йому: Так говорить Господь Саваот: Ось, муж — імя йому Пагонець, він виросте з свого кореня й збудує храм Господеві.
12kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.
13Так, він збудує дом Господень і увінчається славою, й засяде й володїти ме на престолї свойму; буде ж він і сьвященником на престолї свойму, й буде рада мира між сим і другим (престолом).
13Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ.
14Вінцї ж будуть на спомин про Хелема, Товія, Едая й Хена Софонїєнка в дому Господньому.
14Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo.
15І ті, що далеко живуть, приходити муть, помагати при будові храму Господнього, й взнаєте, що мене послав Господь сил небесних до вас; і станеться те, коли щиро слухати мете голосу Господа, Бога вашого.
15Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.