1 Йоана
Chapter 2

1 Йоана

Kulish and Puluj Bible (…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Йоана 2

Kulish and Puluj Bible (1905)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Дїточки мої, се пишу вам, щоб не грішили; а коли хто згрішить, заступника маємо перед Отцем, Ісуса Христа праведника.
1Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;
2А Він вблаганнє за гріхи наші; не за наші ж тільки, а також цїлого сьвіта.
2kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo.
3А по тому знаємо, що ми пізнали Його, коли заповідї Його хоронимо.
3Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn.
4Хто говорить: Я пізнав Його, а заповідей Його не хоронить, той ложник, і в тому нема правди;
4Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;
5хто ж хоронить слово Його, істино у тому любов Божа звершена. По тому знаємо, що ми в Ньому.
5sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li:
6Хто говорить, що в Ньому пробуває, повинен, яко ж Той ходив, і він так ходити.
6kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.
7Брати, не заповідь нову пишу вам, а заповідь стару, котру маєте з почину; заповідь стара, се слово, котре ви чули з почину.
7Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi aŭdis.
8Знов заповідь нову пишу вам, що єсть правдиве і в Ньому і в вас: що темрява переходить, а сьвітло правдиве вже сьвітить.
8Ankaŭ mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; ĉar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas.
9Хто говорить, що він в сьвітлї, а ненавидить брата свого, той в темряві аж досї.
9Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun.
10Хто любить брата свого, в сьвітлї пробуває, і поблазнї у ньому нема;
10Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo.
11хто ж ненавидить брата свого, той в темряві, і в темряві ходить, і не знає де йде, бо темрява ослїпила очі його.
11Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, ĉar la mallumo blindigis al li la okulojn.
12Пишу вам, дїточки, що оставляють ся вам гріхи задля імени Його.
12Mi skribas al vi, infanetoj, ĉar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.
13Пишу вам, батьки, що ви пізнали Того, котрий (єсть) від почину. Пишу вам, молодята, що ви подужали лукавого. Пишу вам, дїти, що ви пізнали Отця.
13Mi skribas al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, ĉar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, ĉar vi konas la Patron.
14Писав я вам, батьки, що ви пізнали Того, що від почину. Писав я вам, молодята, що ви сильні, і слово Боже у вас пробуває, і що подужали лукавого.
14Mi skribis al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, ĉar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.
15Не любіте ж сьвіта, анї того, що в сьвітї. Коли хто любить сьвіт, нема любови Отцївської у ньому;
15Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.
16все бо, що в сьвітї, — хотїннє тїла і хотїннє очей, і гордощі сьвітові, — не з Отця а зо сьвіта.
16Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.
17І сьвіт перейде, і хотїннє його; хто ж чинить волю Божу, пробуває по вік.
17Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
18Дїти, остання година настала; і яко ж чули ви, що антихрист прийде, а тепер многі антихристи постали, то й звідтіля знаємо, що остання година.
18Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi aŭdis, ke antikristo venas, jam leviĝis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.
19Зміж нас вийшли, тільки не були зміж нас; бо коли б були зміж нас, то остали б з нами; тільки ж відступили вони, щоб явилось, що не всї наші.
19De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; ĉar se ili el ni estus, ili restus ĉe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontriĝu, ke ili ĉiuj ne estas el ni.
20І ви помазаннє маєте від Сьвятого, і знаєте все.
20Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias ĉion.
21Не писав я вам, наче б ви не знали правди, а що знаєте її, і що всяка брехня не від правди.
21Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi ĝin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero.
22Хто ложник, як не той, хто відрікаєть ся, що Ісус не Христос? Сей антихрист, хто відрікаєть ся Отця і Сина.
22Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon.
23Всякий, хто відрікаєть ся Сина, той і Отця не має.
23Ĉiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaŭ la Patron.
24Ви ж, що чули від почину, те нехай в вас пробуває; коли в вас пробувати ме, що ви від почину чули, то й ви будете пробувати у Синї і в Отцї.
24Vi do lasu resti en vi tion, kion vi aŭdis de la komenco. Se tio, kion vi aŭdis de la komenco, restos en vi, vi ankaŭ restos en la Filo kaj en la Patro.
25А се обітниця, котру обіцяв нам, — життє вічнє.
25Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna.
26Се писав я вам про тих, що підманюють вас.
26Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo.
27Та помазаннє, котре ви приняли від Нього, в вас пробуває, і не потрібуєте, щоб хто учив вас; а як те саме помазаннє навчає вас про все, і воно правдиве й не брехня, то яко ж воно навчало вас, пробувайте в тому.
27Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li.
28Так, дїточки, пробувайте в Ньому, щоб, коли явить ся, була у нас одвага, і не осоромились перед Ним при Його приходї.
28Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontriĝos, ni havu kuraĝon, kaj ne hontu antaŭ li ĉe lia alveno.
29Коли знаєте, що Він праведний, то знайте, що всякий, хто робить правду, від Нього родив ся.
29Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaŭ ĉiu, kiu faras justecon, el li naskiĝis.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.