مکاشفهٔ یوحنا 7
Old Persian Version (ترجمه قدیم)Translation
Old Persian Version (ترجمه قدیم)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1و بعد از آن دیدم چهار فرشته، بر چهارگوشه زمین ایستاده، چهار باد زمین را بازمی دارند تا باد بر زمین و بر دریا و بر هیچ درخت نوزد.
1Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.
2و فرشته دیگری دیدم که از مطلع آفتاب بالا میآید و مهر خدای زنده را دارد. و به آن چهار فرشتهای که بدیشان داده شد که زمین ودریا را ضرر رسانند، به آواز بلند ندا کرده،
2Kaj mi vidis alian anĝelon suprenirantan de la sunleviĝo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda voĉo al la kvar anĝeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,
3می گوید: «هیچ ضرری به زمین و دریا و درختان مرسانید تا بندگان خدای خود را بر پیشانیایشان مهر زنیم.
3dirante: Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.
4و عدد مهرشدگان را شنیدم که ازجمیع اسباط بنیاسرائیل، صد و چهل و چهارهزار مهر شدند.
4Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el ĉiuj triboj de la Izraelidoj:
5و از سبط یهودا دوازده هزار مهر شدند؛ و ازسبط روبین دوازده هزار؛ و از سبط جاد دوازده هزار؛
5El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj;
6و از سبط اشیر دوازده هزار؛ و از سبطنفتالیم دوازده هزار؛ و از سبط منسی دوازده هزار؛
6El la tribo de Aŝer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj;
7و از سبط شمعون دوازده هزار؛ و از سبط لاوی دوازده هزار؛ و از سبط یساکار دوازده هزار؛
7El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isaĥar, dek du miloj;
8ازسبط زبولون دوازده هزار؛ و از سبط یوسف دوازده هزار؛ و از سبط بنیامین دوازده هزار مهرشدند.
8El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.
9و بعد از این دیدم که اینک گروهی عظیم که هیچکس ایشان را نتواند شمرد، از هر امت و قبیله و قوم و زبان درپیش تخت و در حضور بره بهجامه های سفید آراسته و شاخه های نخل بهدست گرفته، ایستادهاند
9Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;
10و به آواز بلند نداکرده، میگویند: «نجات، خدای ما را که بر تخت نشسته است و بره را است.»
10kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido.
11و جمیع فرشتگان در گرد تخت و پیران و چهار حیوان ایستاده بودند. و درپیش تخت به روی درافتاده، خدا راسجده کردند
11Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,
12و گفتند: «آمین! برکت و جلال وحکمت و سپاس و اکرام و قوت و توانایی، خدای ما را باد تا ابدالاباد. آمین.»
12dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.
13و یکی از پیران متوجه شده، به من گفت: «این سفیدپوشان کیانند و از کجا آمدهاند؟»
13Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?
14من او را گفتم: «خداوندا تو میدانی!» مرا گفت: «ایشان کسانی میباشند که از عذاب سخت بیرون میآیند و لباس خود را به خون بره شست وشوکرده، سفید نمودهاند.
14Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido.
15از این جهت پیش روی تخت خدایند و شبانهروز در هیکل او وی راخدمت میکنند و آن تختنشین، خیمه خود را برایشان برپا خواهد داشت.
15Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
16و دیگر هرگز گرسنه و تشنه نخواهند شد و آفتاب و هیچ گرما بر ایشان نخواهد رسید.
16Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
17زیرا برهای که در میان تخت است، شبان ایشان خواهد بود و به چشمه های آب حیات، ایشان را راهنمایی خواهد نمود؛ وخدا هر اشکی را از چشمان ایشان پاک خواهدکرد.»
17ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.