ヤコブ
Chapter 5

ヤコブ

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1さあ、富んでいる人たちよ。あなたがたに臨もうとしている苦難のために、泣き叫びなさい。
1Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.
2あなたがたの富は朽ち、衣服は虫に食われています。
2Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj.
3金や銀はさびつき、そのさびがあなたがたを訴える証拠となり、火のようにあなたがたの肉を食い尽くします。あなたがたは終わりの日々に宝を蓄えました。
3Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.
4見よ、あなたがたの畑を刈り入れた労働者に、不正に支払わなかった賃金が叫んでいます。刈り入れをした人たちの叫びは、万軍の主の耳に届きました。
4Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.
5あなたがたは地上でぜいたくに暮らし、快楽にふけってきました。屠りの日に備えるかのように、自分の心を肥やしてきたのです。
5Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado.
6あなたがたは義人を罪に定めて殺しました。その人はあなたがたに抵抗しません。
6Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.
7ですから兄弟たち、主が来られる時まで忍耐しなさい。見よ、農夫は大地の貴重な実りを待ち、大地が初めの雨と後の雨を受けるまで、辛抱強く待っています。
7Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi, ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
8あなたがたも忍耐し、心を強くしなさい。主が来られる時は近づいているからです。
8Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.
9兄弟たち、裁かれないために、互いに不平を言ってはなりません。見よ、裁き主が戸口に立っておられます。
9Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.
10兄弟たち、主の名によって語った預言者たちを、苦しみと忍耐の模範としなさい。
10Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.
11見よ、私たちは耐え抜いた人たちを幸いな者と呼んでいます。あなたがたはヨブの忍耐について聞き、主による結末を見ました。主は深い慈しみとあわれみに満ちておられます。
11Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.
12何よりも、私の兄弟たち、誓ってはなりません。天にかけても、地にかけても、そのほかどのような誓いによっても誓ってはなりません。ただ、「はい」は「はい」、「いいえ」は「いいえ」としなさい。偽善に陥らないためです。
12Sed antaŭ ĉio, miaj fratoj, ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub juĝon.
13あなたがたのうちに苦しんでいる人がいるなら、祈りなさい。喜んでいる人がいるなら、賛美の歌を歌いなさい。
13Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu.
14あなたがたのうちに病気の人がいるなら、教会の長老たちを呼び、主の名によって油を塗って、その人のために祈ってもらいなさい。
14Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;
15信仰による祈りは病人を癒やし、主はその人を起き上がらせてくださいます。その人が罪を犯していたなら、赦されます。
15kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.
16ですから、互いに罪を告白し、互いのために祈りなさい。そうすれば、あなたがたは癒やされます。義人の切なる祈りには、大きな力があります。
16Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.
17エリヤは私たちと同じ人間でした。彼が雨が降らないようにと熱心に祈ると、三年六か月の間、地上に雨が降りませんでした。
17Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.
18彼が再び祈ると、空は雨を降らせ、大地は実を結びました。
18Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.
19兄弟たち、あなたがたのうちに真理から迷い出た人がいて、だれかがその人を連れ戻すなら、
19Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
20罪人をその迷いの道から連れ戻す人は、その人のいのちを死から救い、多くの罪を覆うことを知りなさい。
20oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.