エズラ記
Chapter 8

エズラ記

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1アルタクセルクセス王の治世に、バビロンから私とともに上って来た者たちの父祖の家の長たちと、その系図は次のとおりである。
1Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast:
2ピネハスの子らのうちからはゲルショム。 イタマルの子らのうちからはダニエル。 ダビデの子らのうちからはハトシュ。
2el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ;
3シェカニヤの子ら、すなわちパロシュの子らのうちからはゼカリヤ。彼とともに男子百五十人が系図に登録されていた。
3el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
4パハテ・モアブの子らのうちからはゼラフヤの子エリオエナイ。彼とともに男子二百人。
4el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj;
5シェカニヤの子らのうちからはヤハジエルの子。彼とともに男子三百人。
5el la idoj de Ŝeĥanja: la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
6アディンの子らのうちからはヨナタンの子エベド。彼とともに男子五十人。
6el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;
7エラムの子らのうちからはアタルヤの子エシャヤ。彼とともに男子七十人。
7el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
8シェファティヤの子らのうちからはミカエルの子ゼバデヤ。彼とともに男子八十人。
8el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj;
9ヨアブの子らのうちからはエヒエルの子オバデヤ。彼とともに男子二百十八人。
9el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;
10シェロミテの子らのうちからはヨシフヤの子。彼とともに男子百六十人。
10el la idoj de Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
11ベバイの子らのうちからはベバイの子ゼカリヤ。彼とともに男子二十八人。
11el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
12アズガドの子らのうちからはハカタンの子ヨハナン。彼とともに男子百十人。
12el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;
13アドニカムの子らのうち、最後に来た者たちはエリフェレテ、エウエル、シェマヤ。彼らとともに男子六十人。
13el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;
14ビグワイの子らのうちからはウタイとザブド。彼らとともに男子七十人。
14el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.
15私は彼らをアハワへ流れる川のほとりに集め、そこに三日間宿営した。民と祭司たちを調べたところ、レビの子らが一人もいなかった。
15Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
16そこで私は、指導者であるエリエゼル、アリエル、シェマヤ、エルナタン、ヤリブ、エルナタン、ナタン、ゼカリヤ、メシュラムを呼び、また教師であるヨヤリブとエルナタンを呼んだ。
16Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
17私は彼らをカシフヤという場所の長イドのもとへ遣わし、イドと、カシフヤにいるその同族の宮のしもべたちに伝えるべきことばを授けた。私たちの神の家に仕える者たちを連れて来させるためであった。
17kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
18私たちの神の恵み深い御手が私たちの上にあったので、彼らはイスラエルの子レビ、その子マフリの子孫から、思慮ある人シェレブヤと、その子らや兄弟たち十八人を連れて来た。
18Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
19またハシャブヤと、彼とともにメラリの子らのうちからエシャヤ、その兄弟たちとその子ら二十人、
19kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
20さらに、ダビデと君たちがレビ人の奉仕のために任命した宮のしもべたちの中から、二百二十人を連れて来た。全員が名指しで選ばれた者であった。
20kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj.
21そのとき私はアハワ川のほとりで断食を布告した。私たちが神の御前にへりくだり、自分たちと幼い子どもたち、すべての財産のために、まっすぐな道を神に願い求めるためであった。
21Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
22道中の敵から私たちを守る歩兵と騎兵の部隊を王に求めることを、私は恥じた。私たちは王に、「私たちの神の御手は、神を求めるすべての者に恵みを施す。しかし、その力と怒りは神を捨てるすべての者に向けられる」と語っていたからである。
22Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
23そこで私たちは断食し、このことを神に願い求めた。すると神は私たちの願いを聞き入れてくださった。
23Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin.
24その後、私は祭司の長たちのうちから十二人、すなわちシェレブヤ、ハシャブヤと、その兄弟たち十人を選び分け、
24Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj.
25王、その顧問たち、君たち、またそこにいた全イスラエルが私たちの神の家のために献げた銀、金、器を量って彼らに渡した。
25Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis.
26私は彼らの手に、銀六百五十タラント、重さ百タラントの銀の器、金百タラントを量って渡し、
26Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
27また重さ千ダリクの金の鉢二十個と、金のように高価な、精錬されて輝く青銅の器二つを渡した。
27da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
28私は彼らに言った。「あなたがたは主に聖なる者であり、これらの器も聖なるものである。銀と金は、あなたがたの父祖の神、主への自発のささげ物である。
28Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
29エルサレムにある主の家の部屋で、祭司とレビ人の長たち、イスラエルの父祖の家の長たちの前で量るまで、注意深く守り保て。」
29Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo.
30こうして祭司たちとレビ人たちは、エルサレムにある私たちの神の家へ運ぶため、量り渡された銀、金、器を受け取った。
30Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.
31私たちは第一の月の十二日にアハワ川を出発し、エルサレムへ向かった。私たちの神の御手が私たちの上にあり、神は道中の敵と待ち伏せする者の手から私たちを救い出された。
31Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
32私たちはエルサレムに着き、そこに三日間滞在した。
32Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
33四日目に、私たちの神の家で銀、金、器を量り、祭司ウリヤの子メレモテの手に渡した。彼とともにピネハスの子エルアザルが、また彼らとともにレビ人であるエシュアの子ヨザバドとビンヌイの子ノアデヤがいた。
33En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
34すべてを数え、量り、その総重量をその時に書き記した。
34Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita.
35捕囚から帰った者たちは、全イスラエルのために雄牛十二頭、雄羊九十六頭、子羊七十七匹、また罪のきよめのささげ物として雄ヤギ十二頭をイスラエルの神にささげた。これらはすべて主への全焼のいけにえであった。
35La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael: dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo.
36彼らは王の命令書を、王の太守たちと川の向こう側の総督たちに渡した。すると彼らは民と神の家を支援した。
36Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.