エステル記 5
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1三日目、エステルは王妃の装いをし、王宮の内庭、王の広間の前に立った。王は王宮の中で、入口に向かって王座に着いていた。
1En la tria tago Ester vestis sin reĝe, kaj stariĝis sur la interna korto de la reĝa domo, kontraŭ la domo de la reĝo. La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo.
2王は王妃エステルが庭に立っているのを見ると、彼女を好意をもって迎え、手にしていた金の笏を差し伸べた。エステルは近づき、笏の先に触れた。
2Kiam la reĝo ekvidis la reĝinon Ester, starantan sur la korto, ŝi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la reĝo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro.
3王は言った。「王妃エステルよ、どうしたのか。願いは何か。国の半分でも、あなたに与えよう。」
3Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi, ho reĝino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas eĉ duono de la regno, ĝi estos donita al vi.
4エステルは答えた。「王がよしとされるなら、私が王のために用意した祝宴に、今日ハマンとともにお越しください。」
4Kaj Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, la reĝo kune kun Haman venu hodiaŭ al la festeno, kiun mi faris por li.
5王は言った。「エステルの願いどおりにするため、急いでハマンを呼べ。」こうして王とハマンは、エステルの用意した祝宴に赴いた。
5Tiam la reĝo diris: Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la reĝo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester.
6ぶどう酒の宴で、王はエステルに言った。「あなたの願いは何か。かなえてやろう。求めは何か。国の半分でも、そのとおりにしよう。」
6Kaj la reĝo diris al Ester dum la trinkado de vino: Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.
7エステルは答えた。「私の願いと求めは、こうです。
7Ester respondis kaj diris: Jen estas mia peto kaj deziro:
8もし私が王の好意を受け、私の願いをかなえ、求めを聞くことを王がよしとされるなら、私が用意する祝宴に、明日も王とハマンにお越しください。その時、王のお尋ねにお答えいたします。」
8se mi akiris favoron en la okuloj de la reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la reĝo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaŭ mi faros, kion la reĝo diris.
9その日、ハマンは喜び、心満ち足りて出て行った。ところが王の門でモルデカイを見ると、彼が立ち上がりもせず、自分の前で身じろぎもしないので、モルデカイへの怒りに満たされた。
9Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordeĥajon ĉe la reĝa pordego, kaj tiu ne leviĝis kaj ne moviĝis antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero kontraŭ Mordeĥaj.
10それでもハマンは自分を抑えて家に帰り、人を遣わして友人たちと妻ゼレシュを呼び集めた。
10Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zereŝ.
11ハマンは彼らに、莫大な富、多くの息子、王が自分を昇進させ、王の高官や家臣より高くしたことを残らず語った。
11Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda riĉeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri ĉio, per kio la reĝo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la reĝo.
12さらにハマンは言った。「しかも王妃エステルは、自分が用意した祝宴に、王とともに私だけを招いた。明日もまた、王とともに招かれている。
12Kaj Haman diris: Eĉ la reĝino Ester invitis kun la reĝo al la festeno, kiun ŝi faris, neniun krom mi; ankaŭ por morgaŭ mi estas invitita al ŝi kun la reĝo.
13だが、あのユダヤ人モルデカイが王の門に座っているのを見るかぎり、これらすべてがあっても、私には何の満足もない。」
13Sed ĉio ĉi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordeĥaj sidas ĉe la pordego de la reĝo.
14妻ゼレシュと友人たちは皆言った。「高さ五十キュビットの木柱を立てさせなさい。明朝、モルデカイをそれに掛けるよう王に願い出て、それから王とともに喜んで祝宴へ行きなさい。」この提案はハマンの心にかない、彼は木柱を立てさせた。
14Tiam diris al li lia edzino Zereŝ kaj ĉiuj liaj amikoj: Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la reĝo, ke oni pendigu sur ĝi Mordeĥajon; kaj poste iru gaje kun la reĝo al la festeno. Tio plaĉis al Haman, kaj li pretigis la arbon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.