2ペテロ 2
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1しかし、民の間には偽預言者も現れました。同じように、あなたがたの間にも偽教師が現れます。彼らは滅びをもたらす異端をひそかに持ち込み、自分たちを買い取ってくださった主人さえ否んで、自らに速やかな滅びを招きます。
1Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.
2多くの人が彼らのみだらな 生き方に従い、そのために真理の道がそしられるようになります。
2Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata.
3彼らは貪欲に駆られ、偽りの言葉を使ってあなたがたを食い物にします。彼らへの裁きは昔から定まっており、遅れることはありません。その滅びは眠っていないのです。
3Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.
4神は罪を犯した御使いたちを容赦せず、タルタロス に投げ込み、裁きの時まで留め置くため、暗闇の穴に引き渡されました。
4Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo;
5また、神を敬わない者たちの世界に洪水をもたらしたとき、昔の世界を容赦せず、義を宣べ伝えたノアをほかの七人とともに守られました。
5kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj;
6そして、ソドムとゴモラの町々を灰にして滅びに定め、後に神を敬わずに生きる者たちへの警告の実例とされました。
6kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;
7一方で、悪人たちのみだらな生き方にひどく苦しんでいた義人ロトを救い出されました。
7kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj
8この義人は彼らの間に住み、日々その不法な行いを見聞きして、正しい心を痛めていたのです。
8(ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):
9以上のことから分かるように、主は、敬虔な人々を試練から救い出す一方、不義な者たちを罰のもとに置いて裁きの日まで留めておくすべをご存じです。
9la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo;
10とりわけ、肉に従い、汚れた欲望のままに歩み、権威を侮る者たちを罰せられます。彼らは大胆でわがままであり、栄光ある者たちを悪く言うことを恐れません。
10sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn;
11それに対して、御使いたちは力にも能力にも彼らより優れているのに、主の前で彼らをそしる訴えを持ち出しません。
11sed kontraŭe, anĝeloj, superante laŭ forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraŭ ili antaŭ la Sinjoro.
12しかし、この者たちは、捕らえられて滅ぼされるために生まれた、理性のない野生の動物のようです。自分たちが知らない事柄を悪く言い、その滅びの中で、自らも必ず滅び、
12Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laŭ naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos,
13不義の報いを受けます。彼らは昼間から享楽にふけることを楽しみとし、染みや傷のような者です。あなたがたと宴をともにしながら、その欺きを楽しんでいます。
13en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan diboĉon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindaĵoj, diboĉante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;
14その目は姦淫に満ち、罪を犯すことをやめられません。心の定まらない人々を誘惑し、その心は貪欲に鍛え上げられています。彼らは呪いの子らです!
14havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;
15彼らは正しい道を捨てて迷い出し、不正の報酬を愛したベオルの子バラムの道に従いました。
15forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado;
16しかし、バラムは自分の背きのために叱責されました。物を言えないろばが人間の声で語り、預言者の狂気を止めたのです。
16sed li estis riproĉita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa voĉo, haltigis la frenezecon de la profeto.
17この者たちは水のない井戸、嵐に吹き流される雲です。彼らのためには、暗黒の闇が永遠に用意されています。
17Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita.
18彼らは中身のない大言壮語を吐き、迷いの中に生きる者たちからまさに逃れつつある人々を、肉の欲望とみだらな行いによって誘惑します。
18Ĉar, elparolante fanfaronaĵojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj ĵus forsaviĝis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;
19その人たちに自由を約束しながら、彼ら自身が腐敗の奴隷です。人は、自分を打ち負かしたものの奴隷となるからです。
19anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; ĉar al kiu iu submetiĝas, al tiu ankaŭ li sklaviĝas.
20主であり救い主であるイエス・キリストを知ることによって世の汚れから逃れた後、再びその汚れに巻き込まれ、打ち負かされるなら、その人たちの後の状態は初めより悪くなります。
20Ĉar se, forsaviĝinte el la malpuraĵoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato fariĝos pli malbona, ol la unua.
21義の道を知りながら、自分たちに伝えられた聖なる戒めに背を向けるよりは、その道を知らなかったほうが、彼らにとって良かったのです。
21Ĉar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.
22彼らの身には、次の真実なことわざのとおりのことが起こっています。「犬は自分の吐いた物に戻る。」 また、「洗われた豚は、再び泥の中を転げ回る。」
22Al ili okazis laŭ la vera proverbo: Hundo reveninta al sia vomitaĵo, kaj porkino lavita al ruliĝado en koto.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.