列王記第二 7
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1エリシャは言った。「主の言葉を聞きなさい。主はこう言われる。『明日の今ごろ、サマリアの門で、一セア の上等の小麦粉が一シェケル で、二セアの大麦が一シェケルで売られるであろう。』」
1Tiam diris Eliŝa: Aŭskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgaŭ en ĉi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, ĉe la pordego de Samario.
2すると、王が頼りにしていた侍従は神の人に言った。「たとえ主が天の窓を開かれても、そんなことがあり得るだろうか。」 エリシャは言った。「あなたは自分の目でそれを見るが、食べることはできない。」
2Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj tiu diris: Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.
3さて、門の入り口には規定の病の四人の男がいた。彼らは互いに言った。「なぜわれわれは死ぬまでここに座っているのか。
3Kvar homoj lepruloj estis ĉe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia: Kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos?
4もしわれわれが『町に入ろう』と言えば、町にはききんがあるので、われわれはそこで死ぬ。もしわれわれがここに座ったままでいても、われわれはやはり死ぬ。だから今、さあ、アラム人の陣営に降伏しよう。もし彼らがわれわれを生かしておいてくれるなら、われわれは生きる。もし彼らがわれわれを殺すなら、ただ死ぬだけだ。」
4Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos ĉi tie, ni ankaŭ mortos; ni iru do kaj ĵetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.
5彼らは夕暮れ時に立ち上がり、アラム人の陣営へ向かった。陣営の外れまで来ると、そこにはだれもいなかった。
5Kaj ili leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.
6主 がアラム軍に、戦車と馬と大軍勢の音を聞かせられたからである。彼らは互いに、「イスラエルの王が、われわれを攻めるため、ヘテ人の王たちとエジプト人の王たちを雇ったのだ」と言った。
6La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
7それゆえ、彼らは夕暮れ時に起き上がって逃げ、自分たちの天幕、馬、ろば、すなわち陣営をそのまま残し、命からがら逃げ去っていた。
7Kaj ili leviĝis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn ĉevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia ĝi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.
8これらの規定の病の者たちが陣営の外れに来たとき、彼らは一つの天幕に入り、飲み食いし、そこから銀、金、衣服を持ち去り、行ってそれを隠した。それから彼らは戻って来て、別の天幕に入り、そこからも物を持ち去り、行ってそれらを隠した。
8Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj manĝis kaj trinkis, kaj prenis de tie arĝenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kaŝis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kaŝis.
9やがて彼らは互いに言った。「われわれのしていることは正しくない。今日は良い知らせの日なのに、黙っている。朝まで待てば、罪がわれわれに及ぶ。さあ行って、王宮に知らせよう。」
9Kaj ili diris unu al la alia: Ne ĝuste ni agas; la hodiaŭa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la reĝo.
10彼らは町へ戻って門番たちを呼び、「アラム人の陣営へ行ってみると、だれもおらず、人の声もしませんでした。ただ馬とろばがつながれ、天幕はそのままでした」と告げた。
10Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante: Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkiĝis, ke tie estas neniu homo nek voĉo de homo, sed nur ĉevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.
11門番たちは大声で呼び、王宮に知らせた。
11Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la reĝo.
12王は夜の間に起き上がり、自分のしもべたちに言った。「今、アラム人がわれわれに何をしたか、わたしがあなたがたに示そう。彼らはわれわれが飢えているのを知っている。それゆえ、彼らは陣営から出て行き、野に隠れて、『彼らが町から出て来たとき、われわれは彼らを生け捕りにし、町の中に入ろう』と言っているのだ。」
12Tiam la reĝo leviĝis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj: Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kaŝi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.
13しもべの一人が答えた。「町に残っている馬を五頭選び、人を遣わしてください。馬も、ここに残ったイスラエルの群衆と同じく、いずれ滅びるだけです。行かせて確かめましょう。」
13Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni prenu do kvin el la restintaj ĉevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aŭ kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.
14そこで彼らは馬をつないだ戦車二台を用意し、王は「行って確かめよ」と命じて、アラム軍の後を追わせた。
14Kaj oni prenis du ĉarojn kun ĉevaloj; kaj la reĝo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante: Iru kaj rigardu.
15彼らはヨルダン川まで追って行った。道には、アラム人が慌てて投げ捨てた衣服や装備が散乱していた。使者たちは戻って王に報告した。
15Kaj ili iris post ili ĝis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzataĵoj, kiujn la Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la reĝo.
16民は出て行ってアラム人の陣営を略奪した。こうして主の言葉のとおり、一セア の上等の小麦粉が一シェケル、二セアの大麦が一シェケル で売られた。
16Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno fariĝis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo.
17王は、自分が頼りにしていた侍従を門の管理に就かせた。しかし民は門で彼を踏みつけ、彼は死んだ。王が神の人のもとへ下って来た時に語られた言葉のとおりであった。
17La reĝo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon ĉe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la reĝo venis al li.
18神の人が王に、「明日の今ごろ、サマリアの門で、二セア の大麦が一シェケル、一セアの上等の小麦粉が一シェケル になる」と語ったとおりであった。
18Kiam la homo de Dio parolis al la reĝo, dirante: Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaŭ en ĉi tiu tempo ĉe la pordego de Samario:
19あの侍従は神の人に、「たとえ主が天の窓を開かれても、そんなことがあり得るだろうか」と言い、エリシャは、「あなたは自分の目でそれを見るが、食べることはできない」と答えていた。
19tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj li diris: Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.
20まさにその通りに彼に起こった。民が門で彼を踏みつけ、彼は死んだからである。
20Kaj tiel fariĝis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.