מִיכָה 3
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ואמר שמעו נא ראשי יעקב וקציני בית ישראל הלוא לכם לדעת את המשפט׃
1Mi diris: Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;
2שנאי טוב ואהבי רעה גזלי עורם מעליהם ושארם מעל עצמותם׃
2tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de iliaj ostoj.
3ואשר אכלו שאר עמי ועורם מעליהם הפשיטו ואת עצמתיהם פצחו ופרשו כאשר בסיר וכבשר בתוך קלחת׃
3Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono:
4אז יזעקו אל יהוה ולא יענה אותם ויסתר פניו מהם בעת ההיא כאשר הרעו מעלליהם׃
4tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kaŝos antaŭ ili Sian vizaĝon en tiu tempo, ĉar ili faris siajn malbonajn agojn.
5כה אמר יהוה על הנביאים המתעים את עמי הנשכים בשניהם וקראו שלום ואשר לא יתן על פיהם וקדשו עליו מלחמה׃
5Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas militon:
6לכן לילה לכם מחזון וחשכה לכם מקסם ובאה השמש על הנביאים וקדר עליהם היום׃
6Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos super ili la tago.
7ובשו החזים וחפרו הקסמים ועטו על שפם כלם כי אין מענה אלהים׃
7Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas respondon de Dio.
8ואולם אנכי מלאתי כח את רוח יהוה ומשפט וגבורה להגיד ליעקב פשעו ולישראל חטאתו׃
8Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.
9שמעו נא זאת ראשי בית יעקב וקציני בית ישראל המתעבים משפט ואת כל הישרה יעקשו׃
9Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan,
10בנה ציון בדמים וירושלם בעולה׃
10kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj.
11ראשיה בשחד ישפטו וכהניה במחיר יורו ונביאיה בכסף יקסמו ועל יהוה ישענו לאמר הלוא יהוה בקרבנו לא תבוא עלינו רעה׃
11Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.
12לכן בגללכם ציון שדה תחרש וירושלם עיין תהיה והר הבית לבמות יער׃
12Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.