יִרְמְיָהוּ 12
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1צדיק אתה יהוה כי אריב אליך אך משפטים אדבר אותך מדוע דרך רשעים צלחה שלו כל בגדי בגד׃
1Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile?
2נטעתם גם שרשו ילכו גם עשו פרי קרוב אתה בפיהם ורחוק מכליותיהם׃
2Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno.
3ואתה יהוה ידעתני תראני ובחנת לבי אתך התקם כצאן לטבחה והקדשם ליום הרגה׃
3Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.
4עד מתי תאבל הארץ ועשב כל השדה ייבש מרעת ישבי בה ספתה בהמות ועוף כי אמרו לא יראה את אחריתנו׃
4Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni.
5כי את רגלים רצתה וילאוך ואיך תתחרה את הסוסים ובארץ שלום אתה בוטח ואיך תעשה בגאון הירדן׃
5Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan?
6כי גם אחיך ובית אביך גם המה בגדו בך גם המה קראו אחריך מלא אל תאמן בם כי ידברו אליך טובות׃
6Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.
7עזבתי את ביתי נטשתי את נחלתי נתתי את ידדות נפשי בכף איביה׃
7Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj.
8היתה לי נחלתי כאריה ביער נתנה עלי בקולה על כן שנאתיה׃
8Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis.
9העיט צבוע נחלתי לי העיט סביב עליה לכו אספו כל חית השדה התיו לאכלה׃
9Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin.
10רעים רבים שחתו כרמי בססו את חלקתי נתנו את חלקת חמדתי למדבר שממה׃
10Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.
11שמה לשממה אבלה עלי שממה נשמה כל הארץ כי אין איש שם על לב׃
11Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.
12על כל שפים במדבר באו שדדים כי חרב ליהוה אכלה מקצה ארץ ועד קצה הארץ אין שלום לכל בשר׃
12Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata.
13זרעו חטים וקצים קצרו נחלו לא יועלו ובשו מתבואתיכם מחרון אף יהוה׃
13Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.
14כה אמר יהוה על כל שכני הרעים הנגעים בנחלה אשר הנחלתי את עמי את ישראל הנני נתשם מעל אדמתם ואת בית יהודה אתוש מתוכם׃
14Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.
15והיה אחרי נתשי אותם אשוב ורחמתים והשבתים איש לנחלתו ואיש לארצו׃
15Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon.
16והיה אם למד ילמדו את דרכי עמי להשבע בשמי חי יהוה כאשר למדו את עמי להשבע בבעל ונבנו בתוך עמי׃
16Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo.
17ואם לא ישמעו ונתשתי את הגוי ההוא נתוש ואבד נאם יהוה׃
17Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.