בְּרֵאשִׁית 23
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויהיו חיי שרה מאה שנה ועשרים שנה ושבע שנים שני חיי שרה׃
1Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.
2ותמת שרה בקרית ארבע הוא חברון בארץ כנען ויבא אברהם לספד לשרה ולבכתה׃
2Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi.
3ויקם אברהם מעל פני מתו וידבר אל בני חת לאמר׃
3Kaj Abraham leviĝis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Ĥet jene:
4גר ותושב אנכי עמכם תנו לי אחזת קבר עמכם ואקברה מתי מלפני׃
4Fremdulo kaj pasloĝanto mi estas ĉe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi.
5ויענו בני חת את אברהם לאמר לו׃
5Kaj la filoj de Ĥet respondis al Abraham, dirante al li:
6שמענו אדני נשיא אלהים אתה בתוכנו במבחר קברינו קבר את מתך איש ממנו את קברו לא יכלה ממך מקבר מתך׃
6Aŭskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.
7ויקם אברהם וישתחו לעם הארץ לבני חת׃
7Kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando, antaŭ la filoj de Ĥet.
8וידבר אתם לאמר אם יש את נפשכם לקבר את מתי מלפני שמעוני ופגעו לי בעפרון בן צחר׃
8Kaj li diris al ili jene: Se plaĉas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi, tiam aŭskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Coĥar,
9ויתן לי את מערת המכפלה אשר לו אשר בקצה שדהו בכסף מלא יתננה לי בתוככם לאחזת קבר׃
9ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi por tomba posedaĵo.
10ועפרון ישב בתוך בני חת ויען עפרון החתי את אברהם באזני בני חת לכל באי שער עירו לאמר׃
10Kaj Efron sidis inter la filoj de Ĥet, kaj respondis Efron la Ĥetido al Abraham aŭdeble por la filoj de Ĥet, antaŭ ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:
11לא אדני שמעני השדה נתתי לך והמערה אשר בו לך נתתיה לעיני בני עמי נתתיה לך קבר מתך׃
11Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian mortintinon.
12וישתחו אברהם לפני עם הארץ׃
12Kaj Abraham profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando.
13וידבר אל עפרון באזני עם הארץ לאמר אך אם אתה לו שמעני נתתי כסף השדה קח ממני ואקברה את מתי שמה׃
13Kaj li diris al Efron aŭdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, aŭskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
14ויען עפרון את אברהם לאמר לו׃
14Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:
15אדני שמעני ארץ ארבע מאת שקל כסף ביני ובינך מה הוא ואת מתך קבר׃
15Mia sinjoro, aŭskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.
16וישמע אברהם אל עפרון וישקל אברהם לעפרן את הכסף אשר דבר באזני בני חת ארבע מאות שקל כסף עבר לסחר׃
16Kaj Abraham aŭskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco.
17ויקם שדה עפרון אשר במכפלה אשר לפני ממרא השדה והמערה אשר בו וכל העץ אשר בשדה אשר בכל גבלו סביב׃
17Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaŭ Mamre, la kampo kaj la kaverno sur ĝi kaj ĉiuj arboj sur la kampo, inter ĉiuj ĝiaj limoj ĉirkaŭe, fariĝis
18לאברהם למקנה לעיני בני חת בכל באי שער עירו׃
18posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.
19ואחרי כן קבר אברהם את שרה אשתו אל מערת שדה המכפלה על פני ממרא הוא חברון בארץ כנען׃
19Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana.
20ויקם השדה והמערה אשר בו לאברהם לאחזת קבר מאת בני חת׃
20Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.