1 דִּבְרֵי הַיָּמִים 20
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויהי לעת תשובת השנה לעת צאת המלכים וינהג יואב את חיל הצבא וישחת את ארץ בני עמון ויבא ויצר את רבה ודויד ישב בירושלם ויך יואב את רבה ויהרסה׃
1Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis ĝin.
2ויקח דויד את עטרת מלכם מעל ראשו וימצאה משקל ככר זהב ובה אבן יקרה ותהי על ראש דויד ושלל העיר הוציא הרבה מאד׃
2Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro, kaj estis en ĝi multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
3ואת העם אשר בה הוציא וישר במגרה ובחריצי הברזל ובמגרות וכן יעשה דויד לכל ערי בני עמון וישב דויד וכל העם ירושלם׃
3Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj draŝiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.
4ויהי אחריכן ותעמד מלחמה בגזר עם פלשתים אז הכה סבכי החשתי את ספי מילדי הרפאים ויכנעו׃
4Post tio komenciĝis milito en Gezer, kontraŭ la Filiŝtoj; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiliĝis.
5ותהי עוד מלחמה את פלשתים ויך אלחנן בן יעור את לחמי אחי גלית הגתי ועץ חניתו כמנור ארגים׃
5Kaj denove estis milito kun la Filiŝtoj; kaj Elĥanan, filo de Jair, mortigis Laĥmin, fraton de Goljat, la Gatano, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
6ותהי עוד מלחמה בגת ויהי איש מדה ואצבעתיו שש ושש עשרים וארבע וגם הוא נולד להרפא׃
6Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
7ויחרף את ישראל ויכהו יהונתן בן שמעא אחי דויד׃
7Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
8אל נולדו להרפא בגת ויפלו ביד דויד וביד עבדיו׃
8Tiuj naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.