Rut 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Naomi, ŝia bopatrino, diris al ŝi: Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie pliboniĝos via stato.
1ותאמר לה נעמי חמותה בתי הלא אבקש לך מנוח אשר ייטב לך׃
2Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis, ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo;
2ועתה הלא בעז מדעתנו אשר היית את נערותיו הנה הוא זרה את גרן השערים הלילה׃
3lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi kaj trinki;
3ורחצת וסכת ושמת שמלתך עליך וירדתי הגרן אל תודעי לאיש עד כלתו לאכל ולשתות׃
4kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.
4ויהי בשכבו וידעת את המקום אשר ישכב שם ובאת וגלית מרגלתיו ושכבתי והוא יגיד לך את אשר תעשין׃
5Rut respondis al ŝi: Kion vi diras al mi, tion mi faros.
5ותאמר אליה כל אשר תאמרי אעשה׃
6Kaj ŝi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi.
6ותרד הגרן ותעש ככל אשר צותה חמותה׃
7Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis.
7ויאכל בעז וישת וייטב לבו ויבא לשכב בקצה הערמה ותבא בלט ותגל מרגלתיו ותשכב׃
8En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj piedoj.
8ויהי בחצי הלילה ויחרד האיש וילפת והנה אשה שכבת מרגלתיו׃
9Li demandis: Kiu vi estas? Kaj ŝi respondis: Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto.
9ויאמר מי את ותאמר אנכי רות אמתך ופרשת כנפך על אמתך כי גאל אתה׃
10Kaj li diris: Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piaĵo estas pli granda, ol la unua, ĉar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj.
10ויאמר ברוכה את ליהוה בתי היטבת חסדך האחרון מן הראשון לבלתי לכת אחרי הבחורים אם דל ואם עשיר׃
11Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.
11ועתה בתי אל תיראי כל אשר תאמרי אעשה לך כי יודע כל שער עמי כי אשת חיל את׃
12Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.
12ועתה כי אמנם כי אם גאל אנכי וגם יש גאל קרוב ממני׃
13Restu ĉi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kuŝu ĝis la tagiĝo.
13ליני הלילה והיה בבקר אם יגאלך טוב יגאל ואם לא יחפץ לגאלך וגאלתיך אנכי חי יהוה שכבי עד הבקר׃
14Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris: Mi ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo.
14ותשכב מרגלתו עד הבקר ותקם בטרום יכיר איש את רעהו ויאמר אל יודע כי באה האשה הגרן׃
15Kaj li diris: Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu ĝin. Ŝi ĝin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da hordeo kaj metis ĝin sur ŝin, kaj ŝi iris en la urbon.
15ויאמר הבי המטפחת אשר עליך ואחזי בה ותאחז בה וימד שש שערים וישת עליה ויבא העיר׃
16Kiam ŝi alvenis al sia bopatrino, ĉi tiu demandis: Kiel la afero iras ĉe vi, mia filino? Kaj ŝi rakontis al ŝi ĉion, kion la viro faris al ŝi.
16ותבוא אל חמותה ותאמר מי את בתי ותגד לה את כל אשר עשה לה האיש׃
17Kaj ŝi diris plue: La ses mezurilojn da hordeo li ankaŭ donis al mi; ĉar li diris al mi: Ne revenu malplena al via bopatrino.
17ותאמר שש השערים האלה נתן לי כי אמר אל תבואי ריקם אל חמותך׃
18Kaj ĉi tiu diris: Restu, mia filino, ĝis vi sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ.
18ותאמר שבי בתי עד אשר תדעין איך יפל דבר כי לא ישקט האיש כי אם כלה הדבר היום׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.