Mateo
Chapter 5
Londona Biblio (Esperant…

Read in

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Brezhoneg (Breton Gospels, 1827)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLondona Biblio (Esperanto, 1910)Louis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Meriam Mir GospelsOld Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
Compare

Compare with

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Brezhoneg (Breton Gospels, 1827)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLouis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Meriam Mir GospelsOld Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li;

2kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:

3Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

4Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

5Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

6Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

7Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

8Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

9Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

10Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

11Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.

12Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

13Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.

14Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita.

15Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.

16Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

17Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.

18Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.

19Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.

20Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo.

21Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado;

22sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.

23Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi,

24lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.

25Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon.

26Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.

27Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu;

28sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.

29Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan.

30Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.

31Estas ankaŭ dirite: Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron;

32sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.

33Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo;

34sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio;

35nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo.

36Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron blanka aŭ nigra.

37Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono.

38Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;

39sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.

40Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon.

41Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.

42Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

43Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;

44sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;

45por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

46Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?

47Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj?

48Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.