Mateo
Chapter 4
Londona Biblio (Esperant…

Read in

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Brezhoneg (Breton Gospels, 1827)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLondona Biblio (Esperanto, 1910)Louis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Meriam Mir GospelsOld Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
Compare

Compare with

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Brezhoneg (Breton Gospels, 1827)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLouis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Meriam Mir GospelsOld Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

2Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

3Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.

4Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.

5Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

6kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

7Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.

8Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,

9kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.

10Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.

11Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.

12Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;

13kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;

14por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Laŭvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,

16La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

17De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.

18Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.

19Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.

20Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

21Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

22Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.

24Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

25Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.