Jesaja 56
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Korean Bible, 1910 (한국어 성경)
1Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero.
1여호와께서 이같이 말씀하시되 너희는 공평을 지키며 의를 행하라 나의 구원이 가까이 왔고 나의 의가 쉬 나타날 것임이라 하셨은즉
2Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.
2안식일을 지켜 더럽히지 아니하며 그 손을 금하여 모든 악을 행치 아니하여야 하나니 이같이 행하는 사람, 이같이 굳이 잡는 인생은 복이 있느니라
3La fremdulo, kiu aliĝis al la Eternulo, ne diru: La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la eŭnuko ne diru: Jen mi estas arbo velkinta.
3여호와께 연합한 이방인은 여호와께서 나를 그 백성 중에서 반드시 갈라내시리라 말하지 말며 고자도 나는 마른 나무라 말하지 말라
4Ĉar tiele diras la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:
4여호와께서 이같이 말씀하시기를 나의 안식일을 지키며 나를 기뻐하는 일을 선택하며 나의 언약을 굳게 잡는 고자들에게는
5Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos.
5내가 내 집에서, 내 성안에서 자녀보다 나은 기념물과 이름을 주며 영영한 이름을 주어 끊치지 않게 할 것이며
6Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,
6또 나 여호와에게 연합하여 섬기며 나 여호와의 이름을 사랑하며 나의 종이 되며 안식일을 지켜 더럽히지 아니하며 나의 언약을 굳게 지키는 이방인마다
7Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.
7내가 그를 나의 성산으로 인도하여 기도하는 내 집에서 그들을 기쁘게 할 것이며 그들의 번제와 희생은 나의 단에서 기꺼이 받게 되리니 이는 내 집은 만민의 기도하는 집이라 일컬음이 될 것임이라
8La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.
8이스라엘의 쫓겨난 자를 모으는 주 여호와가 말하노니 내가 이미 모은 본 백성 외에 또 모아 그에게 속하게 하리라 하셨느니라
9Venu por manĝi, ho ĉiuj bestoj kampaj, ĉiuj bestoj arbaraj.
9들의 짐승들아 삼림 중의 짐승들아 다 와서 삼키라
10Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti.
10그 파숫군들은 소경이요 다 무지하며 벙어리 개라 능히 짖지 못하며 다 꿈꾸는 자요 누운 자요 잠자기를 좋아하는 자니
11Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi; kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante:
11이 개들은 탐욕이 심하여 족한 줄을 알지 못하는 자요 그들은 몰각한 목자들이라 다 자기 길로 돌이키며 어디 있는 자이든지 자기 이만 도모하며
12Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ, tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.
12피차 이르기를 오라 내가 포도주를 가져오리라 우리가 독주를 잔뜩 먹자 내일도 오늘 같이 또 크게 넘치리라 하느니라
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.