Jesaja 39
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Korean Bible, 1910 (한국어 성경)
1En tiu tempo Merodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke li estis malsana kaj resaniĝis.
1그 때에 발라단의 아들 바벨론 왕 므로닥발라단이 히스기야가 병들었다가 나았다 함을 듣고 글과 예물을 보낸지라
2Kaj Ĥizkija ĝojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.
2히스기야가 사자를 인하여 기뻐하여 그에게 궁중 보물 곧 은금과 향료와 보배로운 기름과 모든 무기고와 보물고에 있는 것을 다 보였으니 궁중의 소유와 전 국내의 소유를 보이지 아니한 것이 없은지라
3Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.
3이에 선지자 이사야가 히스기야왕에게 나아와 묻되 그 사람들이 무슨 말을 하였으며 어디서 왕에게 왔나이까 히스기야가 가로되 그들이 원방 곧 바벨론에서 내게 왔나이다
4Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
4이사야가 가로되 그들이 왕의 궁전에서 무엇을 보았나이까 히스기야가 대답하되 그들이 내 궁전에 있는 것을 다 보았나이다 내 보물은 보이지 아니한 것이 하나도 없나이다
5Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la diron de la Eternulo Cebaot:
5이사야가 히스기야에게 이르되 왕은 만군의 여호와의 말씀을 들으소서
6Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
6보라 날이 이르리니 네 집에 있는 모든 소유와 네 열조가 오늘 까지 쌓아둔 것이 모두 바벨론으로 옮긴 바 되고 남을 것이 없으리라 여호와의 말이니라
7Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
7또 네게서 날 자손 중에서 몇이 사로잡혀 바벨론 왕궁의 환관이 되리라 하셨나이다
8Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
8히스기야가 이사야에게 이르되 당신의 이른바 여호와의 말씀이 좋소이다 또 가로되 나의 생전에는 평안과 견고함이 있으리로다 하니라
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.