Agoj 24
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)
1Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo.
1A MURIN ran limau jamero lapalap Ananiaj kotido ianaki jaumaj akai, o jaunlokaia men, me ad a Tertuluj; irail weiwei loke Pauluj ren kopina.
2Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco,
2A lao wijikedo, Tertuluj ap pikikidi weiweiloke i indada:
3ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
3Kit ajaer duen muein popol re omui o duen kamau toto kan on toun wei wet, pweki omui kalanan main Pelikj. O i me j e kapikapina kin komui anjau o waja karoj.
4Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco.
4A i jota men kapanai komui, iet eta me i poeki re omui: Komui en kotin mani kit duen omui kalanan.
5Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto;
5Pwe je diaradar, me ol men et me morjued o me kin kapeida Juj akan karoj, me mi jappa, o i me jaumaj en pwin likam en Najaret,
6li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo.
6Me pil jon kajaminela im en kaudok o, i me je koledi i, pwen kadeikada, duen at kapun o.
7Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
7A monjap Lijiaj kotin pwarado, kotiki jan i nan pa at ki a manaman lapalap,
8kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas.
8Majani on me weiweiloke i, en poto don re omui, a komui lao kalekalelapok re irail, kom pan pein mani duen meakan, me je pan kila i.
9Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.
9A Juj oko pil weiweiloke Pauluj indada: Mepukat melel!
10Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
10A kopina lao olol on Pauluj, en kaparok, a ap kotin japen majani: Ni ai ajaer, me komui jaunkapun pan toun wei wet jaunpar toto, i peren kida, ai pan indinda duen pein nai.
11ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi;
11Pwe komui pan mani, me pon naul ria pon eta, me i kodalan Ierujalem pwen kaudok.
12kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.
12A irail jota diar ia da lokaia on amen nan im en kaudok, de kapeida aramaj oko nan jinakoke kan de nan kanim o.
13Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.
13O re pil jota kak kadede, me re pan kin ia la met.
14Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj;
14A iet eta, me i men kadede on komui, ni ai kin kamelele karoj, me intinidier nan jaukop akan o kapun o, i kin kaudoki on Kot en jam ai kan duen tiak en ir, me re kaadaneki pwin likam.
15kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj.
15O i kaporoporeki Kot me irail pil kamelele me melar akan pan maureda, me pun o me japun kan.
16En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj.
16A i me i kin jojonki pein nai, pwe lol i en pun mon Kot o aramaj akan.
17Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn;
17A murin par toto i kodon wa don toun jap wet kijakij eu o wiadar mairon.
18ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio,
18I anjau, me re diar ia makelekeladar nan im en kaudok o jota weriwer de moromoron.
19kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi.
19A ir pukat Juj akai nan Ajien menda re jota mi met mo ’mui, kadede nai, ma re diar me jued kot re i?
20Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio,
20De mepukat en pein kajanjaleda japun da, me re diar re i ni ai mi mon kapun o.
21krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.
21A iet eta lepen lokaia, me i kida ni ai udar nan pun ar indada: En me melar akan ar pan maureda, i pan pakadeikki ran wet re omail.
22Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon.
22A Pelikj lao ereki mepukat, pwe a mani mau duen al pot et, ap kajau ir wei majani: Kaun Lijiaj lao kotido, i ap pan kaimwijokela omail kapun.
23Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.
23I ap majani on kaun en kolekol Pauluj o kajaladokela i, o ender inapwiedi ian a kan, en kodon papa i.
24Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo.
24A murin ran akai Pelikj pwarado, a paud Drujila ian i, iei li en Juj amen, ap molipedo Pauluj o karone i duen lamalam en Krijtuj.
25Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi.
25A ni a kapakaparok duen pun, o makelekel, o kadeik, me pan wiaui, Pelikj ap majapwe kadar o japen: U kowei anjau wet, i lao pijokalar, i pan eker uk do.
26Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li.
26A pil kaporoporeki, me Pauluj pan kotiki on i moni, pwen lapwada i; i me a purepure ekeker kido i o kajokajoi on i.
27Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.
27A murin par riau Porjiuj Pejtuj japwiladar wiliandi Pelikj. A Pelijk men konekon ren Juj oko, ap jota lapwada Pauluj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.