Agoj
Chapter 20
Londona Biblio (Esperant…

Read in

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLondona Biblio (Esperanto, 1910)Louis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Old Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.

2Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.

3Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.

4Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj.

5Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas.

6Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

7Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo.

8Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis.

9Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva.

10Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li.

11Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris.

12Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.

13Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri.

14Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene.

15Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.

16Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

17Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.

18Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,

19servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;

20kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,

21ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

22Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,

23krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.

24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

25Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon.

26Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj.

27Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.

28Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.

29Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;

30kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.

31Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.

32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.

33Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron.

34Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.

35En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

36Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.

37Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis,

38malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.